El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hazebrouck - prononco [azbʁ'uk ], jen france , origine nederlande Hazebroek , prononco [HAzebru:k ], respektive okcidentflandre Oazebroeke - estas komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio , Frans-Vlaanderen respektive Flandre française . Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france , prononco [o d(ə) fʁãs ] aŭskulti , pikarde Heuts-d'Franche ) kaj en la tradicia regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale' ]). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dunkerque kaj estas la administra centro de samnoma kantono Hazebrouck / Hazebroek .
Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 21 785 loĝantoj sur areo de 26,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 831 loĝantoj/km². Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas hazebrouckois(es) .
Situo de Hazebrouck en sia arondismento
Hazebrouck situas en Franca Flandrio , 12 km de la landlimo kun Belgio . La teritorio havas komunan limon kun Vieux-Berquin , Wallon-Cappel , Borre , Caëstre , Hondeghem kaj Morbecque .