Hazrat Babaĝan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hazrat Babaĝan (mortis la 18-an de septembro 1931) – islamana sanktulino konsiderata de siaj adeptoj guruo de guruoj. Ŝi estis la unua spirita majstro de Meher Baba.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hazrat Babaĝan naskiĝis kiel Gul Rukh en reĝa islama familio en Baluĉio (nun Pakistano). En la aĝo de 18 jaroj oni planis por ŝi nupton. Tio tamen estis kontraŭ ŝia volo, do ŝi fuĝis de la domo por serĉi Alahon. En la aĝo de 37 jaroj gajnis memrealiĝon, helpe de islama spirita gvidanto (kutubo) - Maul Ŝah.

Ŝia enterigejo (dargah) troviĝas en Puneo, en la subŝtato Maharaŝtro, en Barato.

Disĉiplo[redakti | redakti fonton]

Ŝia fama disĉiplo, danke al kiu ŝia nomo estas konata okcidente estis Meher Baba. Ilia unua renkonto estis ŝoka por tiutempa studento de Puneo. Kiam revenante de altlernejo li proksimiĝis sur biciklo al ŝia kabano, Babaĝan eliris kaj svingis por ke li alproksimiĝu. Frapis ambaŭ manplatojn kaj poste kisis lin en la frunton. La kontakto (darŝano) finiĝis. Li vizitadis ŝin dum laŭvicaj vesperoj. Dum kelke da monatoj restis duonkonscia pri la materia mondo, profundiĝinta en la ekstazo. Kiam ŝi konsilis al li serĉi guruon li vizitis Sai Baba de Ŝirdi, kies disĉiplo Upasani Maharaĝ iĝis lia spirita gvidanto kaj "sanigis" lin de balancado inter spertadoj de Dio kaj de la materia mondo ĉirkaŭ.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]