Kanaria hedero
Kanaria hedero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Junaj folioj, Gomera, Kanariaj insuloj
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Kanaria hedero, Hedera canariensis, estas specio de florplanto de la genro Hedera de la familio Araliacoj. Ĝi estas indiĝena en la marbordo de Atlantiko en Kanariaj insuloj kaj Nordafriko.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas daŭrfolia ĉiamverda arbedo, nome rebo kaj pli precize liano, kiu rampas aŭ grimpas 20 al 30 m per kroĉradiketoj sur arbojn, murojn kaj similajn (ili ne estas parazitaj plantoj). En varmaj klimatoj, ĝi kreskas pli rapide kaj establiĝas pli rapide ol la rilataj H. hibernica, kaj H. helix. Ĝi estas endemia de la Kanariaj insuloj kie ĝi estas tre ofta ĉefe en laŭrisilvaj arbaroj kie abundas la laŭraco Apollonias barbujana.
Ili havas manforme lobajn kaj forkoformajn foliojn kaj kvinnombrajn, epiginajn, verdecajn florojn en umbelo. La fruktoj estas bulformaj kaj nigraj se maturaj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La tre proksime rilataj specioj Hedera canariensis kaj Hedera hibernica estas ofte traktataj kiel subspecioj de H. helix,[1] [2] kvankam ili diferencas laŭ nombro de kromosomoj, kaj tiele ili ne hibridiĝas facile.[3] H. helix povas esti bone distingata laŭ la formo kaj koloro de siaj foliaj triĥomoj, kutime pli malgrandaj kaj iom pli forte lobhavaj folioj kaj iom malpli forta kreskokapablo, kvankam la identigo estas ofte ne tre facila.[1][4]