Hefenhofen
Hefenhofen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Arbon |
Koordinatoj | 47° 33′ 0″ N 9° 18′ 0″ O / 47.55000 °N, 9.30000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 0″ N 9° 18′ 0″ O / 47.55000 °N, 9.30000 °O (mapo) |
Areo | 6,1 km² |
Alteco | 451 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8580 |
Komunumkodo | 4416 |
Pri la komunumo
Hefenhofen estas komunumo en la distrikto Arbon de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1195 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Hefenhofen situas en supra Turgovio sur la montoĉeno Seerücken kaj ofertas vido super la Bodenlago. La komunumo konsistas el en tute 11 municipoj kaj setlejoj, nome: Hefenhofen mem, Brüschwil, Hamisfeld, Auenhofen, Chappehuse, Chatzerüti, Sonnenberg, Chressibuech, Hatswil, Tohueb kaj Moos.
Najbaraj komunumoj
Hefenhofen limas en okcidento al Sommeri, en nordo al Kesswil kaj Dozwil, en nordoriento al Uttwil, en oriento al Romanshorn, en sudoriento al Salmsach, en sudo al Egnach kaj en sudokcidento al Amriswil.
Trafiko
Hefenhofen atingeblas de Amriswil kaj Dozwil per poŝtaŭto.
Historio
La unua skriba mencio de Hefenhofen kiel Hebinhova datiĝas el dokumento verkita de Ludoviko la Pia en la jaro 817 en Aachen.
La komunumo Hefenhofen en sia hodiaŭa formo estis fondita en la jaro 1870 per la kunigo de la municipa kaj la loka komunumo Hefenhofen al la nuna unueca komunumo.
Eksteraj Ligiloj
|