Saltu al enhavo

Hegyfalu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hegyfalu [hedjfalu] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Sárvár. La loknomo signifas laŭvorte hungare: monto-vilaĝo.

Aerfoto pri Hegyfalu

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Hegyfalu situas laŭvoje kaj laŭfervoje inter Szombathely kaj Győr, krome estas alia ĉefvojo inter Sopron kaj Balatono. Sárvár troviĝas 15, Csepreg 18, Szombathely 27, Kőszeg 33, Budapeŝto 198 km.

La unua mencio okazis en 1337, sed arkeologia restaĵo estas el la pli frua(j) jarcento(j). Kelkaj konjektas, ke tie mortis Béla la 1-a (Hungario) en 1063.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La fortresopreĝejo konstruiĝis en la 15-a jarcento. Nun restis nur ruinoj. La katolika klasikisma preĝejo konstruiĝis komence de la 19-a jarcento. Verŝajne tiam konstruiĝis ankaŭ la Kastelo de HegyfaluKastelo de Széchenyi [seĉenji]. Estas menciinda la parko ĉirkaŭ la kastelo.