Heinrich Hlasiwetz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Hlasiwetz
(1825-1875)
Aŭstra kemiisto, apotekisto kaj profesoro pri kemio en la Universitato de Innsbruck.
Aŭstra kemiisto, apotekisto kaj profesoro pri kemio en la Universitato de Innsbruck.
Persona informo
Heinrich Hlasiwetz
Naskiĝo 7-a de aprilo 1825[1]
en Reichenberg, Aŭstro-Hungara Imperio, nuna Liberec, Ĉeĥa Respubliko
Morto 7-a de oktobro 1875
en Vieno, Aŭstrio
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Innsbruck
Universitato de Jena
Universitato de Prago
Teknika Universitato de Vieno
Profesio
Okupo kemiistoprofesoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Heinrich Hermann Christian Hlasiwetz (1825-1875) estis aŭstra ĉeĥo-devena apotekisto kaj kemiisto, kaj profesoro pri kemio en la Universitato de Innsbruck. Li estis lernanto de Johann Wolfgang Döbereiner (1780-1849), Heinrich Wilhelm Ferdinand Wackenroder (1798-1854) kaj Matthias Schleiden (1804-1881) la du lastaj en la Universitato de Jena. Li plenumis sennombrajn verkojn en la kampo de la organika kemio kaj fitokemio kaj estis asistanto de la aŭstra kemiisto Friedrich Rochleder (1819-1874), kaj Josef Redtenbacher (1810-1870) en la Universitato de Prago.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de loka apotekisto Philipp Hlasiwetz kaj ricevis la plej altan inspiron pri la natursciencoj el sia patrino. Post fini la bazan lernejon, li faris la sekundaran kurson en 1835 apud Prago. Post fini la devigajn kursojn li eniris en muziklernejon ĉar li havis konsiderindan talenton pri muziko. En 1839, li komencis lerni apotekon kun sia patro, sed en 1842 oni permesis al li translokiĝi al la Universitato de Jena, tenante en la menso la ideon administri la apotekon de sia patro pli malfrue.

Dum tiuj tri jaroj li sukcesis akiri vastan gamon da praktikaj konoj pri kemio, botaniko kaj mineralogio, helpata de la legitimaj instruoj de sia patro kaj liaj riĉaj librokolektoj. Matthias Schleiden, kies brilaj klasoj konkeris multe da disĉiploj por lia scienco, inspiris Hlasiwetz-on pri botaniko, sed poste li komencis akiri preferon pri kemio. En la Universitato de Prago, en 1848, li ricevis sian diplomon kiel "magister pharmaciae" ("majstro pri farmacio"), kaj en 1849 kiel "doktoro pri kemio" gvidata de la profesoro Redtenbacher.

Kiel muzikisto, li komponis multajn operojn, kanzonojn kaj sonatojn, unu el kiuj estis plenumita kun voluma ĉeestanta publiko kaj kiu faris grandan sukceson. Li havis konsiderindan virtuozecon kiel pianisto sed li devis forlasi sian pasion pri muziko kiam li vundis siajn manojn printempe de 1870, kaj ekde tiam li komencis suferi pri podagro dum longa periodo. Kiel juna doktoro, li akiris multajn amikojn tiaj kiaj la fiziologo Johann Nepomuk Czermak (1828-1873), la lingvisto August Schleicher (1821-1868), la historiisto Anton Heinrich Springer (1825-1891), la filologo Georg Curtius (1820-1885) kaj Rochleder al kiu li estis asistanto.

Intima ligo de amikeco rezultis inter tiuj du homoj kiu estis tiom entuziasmitaj pri la sciencoj. En 1851, li estis dungita kiel asocia profesoro pri kemio en la Universitato de Innsbruck. Tie ĉi li trovis la plej malfacilajn taskojn, ĉar li devis plenumi ĉiujn kemiajn demandojn kun la etaj rimedoj donitaj por la kreado la instituto. Kun energio duobligita kaj kontraŭ ĉiuj obstakloj, la instituto kompletiĝis post du jaroj. Kaj nun li rikoltis la fruktojn de siaj klopodoj: liaj kolegoj nomumis lin "ordinarius" en 1854 kaj lia laboratorio baldaŭ pleniĝis per entuziasmaj disĉiploj, tiamaniere ke oni povas konsideri lin la fondinto de la kemia lernejo el kiu kapablaj homoj tiaj kiaj Leopold Pfaundler von Hadermur (1839-1920) kaj Ludwig Barth zu Barthenau (1839-1890) elmergiĝis.

Krom instrui, li uzis sian tempon ĉefe por siaj sciencaj esploroj, kies gvidado estis donita de Rochleder. Sed la lernanto baldaŭ superis la instruiston kaj estas en la manoj de Hlasiwetz ke la malfacilecoj laŭŝajne neatingeblaj en la kampo de la rezinoj iĝis facila tasko en la manoj de la kemiistoj. Oportunokaze, li faris grandajn vojaĝojn kaj iom post iom li trairis la tutan Eŭropon. En 1858 li estis invitata profesori en la Universitato de Greifswald. Malgraŭ lia refuzo (pro amo al Innsbruck) li ricevis titolon kiel "doctor medicinae honoris causa" en la sekvanta jaro.

Nur post 16 jaroj li interŝanĝis Innsbruck-on je la aŭstran ĉefurbon, kie invito kiel profesoro pri kemia teknologio kaj agrikultura kemio kondukis lin al la Politeknika Universitato de Vieno. Kiel preparado por sia nova lernado, kiu cetere estis for de ĉio kio li estis persekutata ĝis tiam, li pasis la lasta parto de sia restado en Tirolo plenumante ekskursojn kaj farante vizitojn al fabrikoj, fandejoj kaj minejoj. Tiaj ekskursoj kondukis lin al Hall in Tirol kie li kaj lia kolego suferis akcidenton falinte en profudegaĵon.

Serioze vundita, la du amikoj estis forprenitaj sed Hlasiwetz suferis kontuzojn, kaj rompon de la tibio, kio ligis lin al la lito dum ok semajnoj. Ankoraŭ ne tute resanigita, li forlasas la lokon de sia longtempa aktiveco en la 19-a de oktobro, por okupi sian novan postenon. Tie li starigis laboratorion, kiam en 1869 oni transdonis al li la katedron pri ĝenerala kemio, kiu estis vakanta post la foriro de Anton Schrötter von Kristelli (1802-1875) en la Universitato de Vieno. Li restis en sia posteno ĝis sia morto, malgraŭ multaj invitoj al aliaj postenoj, inklude de iĝi sukcedanto de Liebig en la Universitato de Munkeno.

Galbano, planto el specio "Ferula gummosa" el kiu oni ekstraktas amargustan rezinon uzatan kiel incenson. En 1861, Hlasiwetz verkis libron "Pri la proprecoj de la galbano".

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]