Heinz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinz
manĝofaranta firmao • commercial organization vd
Dum 1869 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Henry J. Heinz vd
Sidejo Picburgo
Lando Usono
Agokampo keĉupomustardomajonezo • rostaĵsaŭco • viandosukovinagro
Posedata de Berkshire Hathaway • 3G Capital vd
filiaj kompanioj Lea & Perrins vd
Posedataj kompanioj Ore-Ida • H. J. Heinz, Wigan • Heinz Baked Beans • Q7201983 vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La Kompanio Heinz (angle H. J. Heinz Company; ankaŭ konata kiel Heinz /ˈhaɪnz/) estis usona publika manĝentreprena firmao kun ĉefsidejo en Pittsburgh kaj ĝiaj akcioj estas komercitaj ĉe la Novjorka Borso. La firmao kunfandiĝis en 2015 kun Kraft Foods por formi la Kraft Heinz Company [1][2][3].

Ĝia nomo estas asociita kun la plej konata kaj plej granda marko de saŭcoj de la mondo. La firmao surmerkatigas multajn specojn de saŭcoj en proksimume 200 landoj ĉirkaŭ la mondo. Heinz produktas proksimume 5,000 malsamajn produktojn en ĉiuj siaj fabrikoj. Tra la jaroj, la frontmontra produkto de Heinz estis kaj restas keĉupo, kaj ĝi estas plej konata pro keĉupo, enladigita supo kaj faboj en tomata saŭco.

La fama slogano de la firmao 57 Varietoj estis elektita de Henry Heinz en 1892 post vidado de simila reklamo por ŝuoj. La firmao jam produktis pli ol 60 produktojn, sed Heinz elektis 57 ĉar li opiniis ke ĝi sonis pli potenca [4]. Nuntempe, la firmao produktas pli ol 1,300 malsamajn produktojn tutmonde [5].

La firmao Heinz havis vendon en 2007 de pli ol 9 miliardoj da dolaroj  kaj havis pli ol 40,000 dungitojn [6].

Historio[redakti | redakti fonton]

Botelo de organika keĉupo de Heinz, portanta la emblemon de la firmao

Heinz estis fondita de Henry John Heinz en 1869 kaj la sekvan jaron la konata keĉupo estis lanĉita. Henry, kiu estis la filo de farmistoj, komencis surmerkatigi la Chrain saŭcon kiun lia patrino preparis kaj vendis al vendejoj ĉirkaŭ sia loĝejo.

La kompanio Heinz estas unu el la respondecaj de la starigo de la Usona manĝaĵa kaj droga administracio (konata kiel la FDA) [7].

En februaro 2013, la kompanio estis aĉetita de la kompanioj Berkshire Hathaway kaj 3G Capital, je prezo de 28 miliardoj da dolaroj. kaj poste estis forigita de komerco en la Novjorka Borso.

En marto 2015 estis raportite ke la aĉetantoj de la Heinz-firmao akirus Kraft kaj kunfandus la firmaojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Condon, Richard (1959). The Manchurian Candidate. McGraw-Hill. (ISBN 0-515-09441-2)ISBN 0-515-09441-2 (The Berkeley Publishing Group paperback edition).
  • Dienstag, Eleanor Foa (1994). In Good Company: 125 Years at the Heinz Table. Warner Books.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 3G Capital, Berkshire to Buy Kraft Foods, Merge It With Heinz. Bloomberg (March 25, 2015). Alirita March 25, 2015.
  2. H.J. Heinz Company and Kraft Foods Group Sign Definitive Merger Agreement to Form The Kraft Heinz Company. H.J. Heinz Press Release (March 25, 2015). Arkivita el la originalo je March 25, 2015. Alirita March 25, 2015. Arkivigite je 2015-03-25 per la retarkivo Wayback Machine
  3. . Berkshire Hathaway Becomes Majority Owner of H.J. Heinz Company. ValueWalk (June 18, 2015). Alirita June 19, 2015.
  4. Rawsthorn, Alice, "An Icon, Despite Itself", April 12, 2009.
  5. . Heinz Set For Shareholder Vote. Valuewalk.com (March 27, 2013). “Heinz is as international as they come claiming to have 150 number-one or number two-brands worldwide.”. [rompita ligilo]
  6. Berkshire Hathaway, 3G Buying Heinz for $23.3 Billion. Cnbc.com (November 21, 2012). Alirita February 14, 2013.
  7. (2009) “Feeding the Masses: H.J. Heinz and the creation of industrial food”, Endeavour 33 (1), p. 29–34. doi:10.1016/j.endeavour.2008.11.002. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]