Hejma partnereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hejma partnereco, hejmaj partneroj, hejma paro, fakta paro, kunloĝantoj, kunvivantojlibera asocio (povas esti multaj aliaj nomigoj, kiel registrita paro) estas apreza unio fare de du fizikaj personoj, kun sendependo de ilia sekso, cele al kunvivado stabila, en rilato de apreza rilato simila al tiu de geedzeco.

Pro la apreza ligiteco kaj kunvivado (respektive kunloĝado) inter la komponantoj de fakta paro, kio foje rezultas en ekonomia dependeco simila al tiu de geedzeco, kelkaj landaj juroj lastatempe ekregulis tion por eviti malfacilojn de iu (aŭ ambaŭ) el la parkomponantoj en kelkaj situacioj kiel morto aŭ malsano de unu komponanto, laborrajtoj ktp. En kelkaj jurisdikcioj kunloĝado, en kelkaj cirkonstancoj, povas konstitui ian tipon de jura geedzeco, neregistritan kunloĝadon aŭ partnerecon, aŭ alimaniere havigi al la needziĝintaj partneroj variajn rajtojn kaj respondecojn; kaj en kelkaj landoj la leĝoj agnoskas kunloĝadon kiel surogato de institucia geedzeco por profitoj por impostado kaj sociala sekureco. Tio okazas, por ekzemplo, en Aŭstralio.[1] Kunloĝado povas esti eblo celita kiel formo de rezistado al la tradicia instituciita geedzeco. Tamen, en tiu kunteksto, kelkaj landoj rezervas tiun rajton por difini tiun rilaton kiel patra, aŭ alimaniere por reguligi la rilaton, eĉ se la rilato ne estis registrita ĉe la ŝtato aŭ religia institucio.[2]

Foje ekzistas ankaŭ (ge)filoj kaj tiel (aŭ eĉ sene) tio povas simili al speco de familio.

Hejma partnereco povas ekzisti en la jenaj okazoj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Income Tax Assessment Act 1997 – Sect 995.1(1): ""spouse" of an individual includes: (a) another individual (whether of the same sex or a different sex) with whom the individual is in a relationship that is registered under a * State law or * Territory law prescribed for the purposes of section 22B of the Acts Interpretation Act 1901 as a kind of relationship prescribed for the purposes of that section; and (b) another individual who, although not legally married to the individual, lives with the individual on a genuine domestic basis in a relationship as a couple."
  2. Cherlin, Andrew J. (2004). “The Deinstitutionalization of American Marriage”, Journal of Marriage and the Family 66 (4), p. 848–61. doi:10.1111/j.0022-2445.2004.00058.x. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]