Helmuth Frauendorfer (naskiĝinta la ) estas verkisto kaj tradukisto germanlingva devena el Rumanio. Li estis naskita kiel filo el familio de la ruman-germana malplimulto el Banato, kaj studis germanistikon en la Universitato de Timișoara, intertempe nomata Okcidenta Universitato. La verkisto en la 1980-aj jaroj estis membro de la germanlingva literaturista rondo Müller-Guttenbrunn-grupo de Timișoara al kiu membris i.a. Herta Müller, Rolf Bossert, Johann Lippet kaj Roland Kirsch.