Helmuth Vavra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helmuth Vavra
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1966 (1966-09-26)
en Vieno
Morto 30-an de oktobro 2022 (2022-10-30) (56-jaraĝa)
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kabarett Simpl en Vieno - kie ekis la kabaredista kariero de Vavra

Helmuth VAVRA (naskiĝinta la 26-an de septembro 1966 en Vieno, mortinta la 30-an de oktobro 2022) estis aŭstra kabaredisto kaj verkisto de kabaredaj programoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post frekvento de la viena nehumanisma gimnazio Marianum kaj trapaso de la abiturienta ekzameno en la 1985-a jaro li studis jursciencon. La progresintajn studojn li mallonge antaŭ diplomo ĉesigis por povi dediĉi sin tute al la distraj artoj. Li lernis aktoradon ĉe la ateliero de Michael Mohapp ĉe Graumann-teatro en Vieno.

Karierkomence li deĵoris kelkajn jarojn kiel verkisto por la renoma Simpl-teatro kaj poste por la teatro Wiener Metropol. Tiam estiĝis la furoraj aĵoj Pflanz der Vampire kaj Die Drei von der Tankstelle.[1] Ambaŭ televide elsenditis poste fare de ORF.[2]

En 1992 li fondis kun la pianisto Berthold Föger la trupon Heilbutt & Rosen por kiu li estis aŭtoro, produktanto kaj aktoro. En 2010 Vavra prezentis sian unuan solon titole Vavras Bettgeschichten. Eroj de ĝi ankaŭ troviĝis en la antologia programo Erntedankfest, okaze de kio la trupo ankaŭ festis la 20-an datrevenon fondiĝan. En 2012 li verkis kaj realigis la programon Flotter 4er. En 2013 li spekteblas en la kadro de Hyundai Kabarett-Tage ĉe ORF. En septembro 2016 lia dua solo Che GueVavra premieris en la teatro CasaNova Vienna.[3]

Li estis kunedza ekde 2000 vivante en Vieno. En oktobro 2022 li mortis pro grava malsano.[4] Li estis membro de du katolikaj studentaj korporacioj ene de Österreichischer Cartellverband (KaV Norica Wien, ekde 1986) respektive ene de Cartellverband der katholischen deutschen Studentenverbindungen (KAV Capitolina Rom, ekde 1995).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Iris Fink: Von Travnicek bis Hinterholz 8: Kabarett in Österreich ab 1945, von A bis Zugabe. Styria Verlag, 2000, ISBN 978-3-222127-731, p. 2004.
  • Sonja Ilonka Wagner: Comedy-Lexikon. Verlag Lexikon Imprint Verlag, 1999, ISBN 978-3-896022-004, p. 159.
  • Wiener Gesellschaft für Theaterforschung, Universität Wien. Institut für Theaterwissenschaft: Theater in Österreich: Verzeichnis der Inszenierungen. Verlag Verband der Wissenschaftlichen Gesellschaften Österreichs, 1999, p. 135.
  • Hans Steiner, Gerhard Walter: Vergiss Woodstock! Die Geschichte eines Welterfolges: 20 Jahre Wiener Donauinselfest. Eldonis Tom Klinger. Echo Verlag, 2003, ISBN 978-3-901761-218, p. 47.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]