Hendrik Leys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hendrik Leys
Naskiĝo 18-an de februaro 1815
en Antverpeno
Morto 25-an de aŭgusto 1869
en Antverpeno
Nacieco flandro
Sukcesis kiel artpentristo kaj grafikisto
vdr

Hendrik LEYS (fojfoje literumita ankaŭ Henri Leys), naskiĝis en Antverpeno la 18-an de februaro 1815 kaj mortis samloke la 25-an de aŭgusto 1869, estis flandra grafikisto, sed antaŭ ĉio pentristo kaj portretisto.

Henri Leys, Filipo la Bona, 1863, 107,5 x 37 cm
Reĝaj muzeoj pri belarto, Bruselo

Vivo kaj verko

Hendrik Leys [prononcu: lejs] estis lernanto de Mathieu van Bree kaj de Ferdinand De Braekeleer. Komence li pentris ĉefe historiajn temojn laŭ romatika maniero. Ekde 1839 li subiras influon de i.a. Albrecht Dürer, Hans Holbein la malpliaĝa kaj de Quinten Matsijs. Pluraj verkoj liaj estis faritaj por la antverpena urbodomo, kaj ankoraŭ tie estas ĝueblaj.

Li estis bona amiko de lia kolego-pentristo Josef Lies.

Rekono

En Antverpeno unu el la ĉefaj avenuoj portas lian nomon.

"La tridektaga meso por Berthal de Haze" (1854)
K.M.S.K., Bruselo

Lia historia pentraĵo La tridektaga meso por Berthal de Haze el 1854 estis premiita en la Monda Ekspozicio de Parizo en 1855. En 1862 li ricevis la titolon barono.