Saltu al enhavo

Hendrik Leys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hendrik Leys
Portreto de Hendrik Leys je 1861
Portreto de Hendrik Leys je 1861
Persona informo
Naskonomo Jan August Hendrik Leys
Naskiĝo 18-an de februaro 1815 (1815-02-18)
en Antverpeno
Morto 26-an de aŭgusto 1869 (1869-08-26) (54-jaraĝa)
en Antverpeno
Tombo Schoonselhof (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Reĝa Akademio de Belaj Artoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Parencoj Henri de Braekeleer (nevo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo vidartisto akvafortisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Antverpeno vd
Verkado
Verkoj An Interior of the 17th Century 
Q17525672 
Farmhouse vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hendrik LEYS (fojfoje literumita ankaŭ Henri Leys), naskiĝis en Antverpeno la 18-an de februaro 1815 kaj mortis samloke la 25-an de aŭgusto 1869, estis flandra grafikisto, sed antaŭ ĉio pentristo kaj portretisto.

Henri Leys, Filipo la Bona, 1863, 107,5 x 37 cm
Reĝaj muzeoj pri belarto, Bruselo

Vivo kaj verko

[redakti | redakti fonton]

Hendrik Leys [prononcu: lejs] estis lernanto de Mathieu van Bree kaj de Ferdinand De Braekeleer. Komence li pentris ĉefe historiajn temojn laŭ romantika maniero. Ekde 1839 li subiras influon de i.a. Albrecht Dürer, Hans Holbein la malpliaĝa kaj de Quinten Matsijs. Pluraj verkoj liaj estis faritaj por la antverpena urbodomo, kaj ankoraŭ tie estas ĝueblaj.

Li estis bona amiko de lia kolego-pentristo Josef Lies.

En Antverpeno unu el la ĉefaj avenuoj portas lian nomon.

"La tridektaga meso por Berthal de Haze" (1854)
K.M.S.K., Bruselo

Lia historia pentraĵo La tridektaga meso por Berthal de Haze el 1854 estis premiita en la Monda Ekspozicio de Parizo en 1855. En 1862 li ricevis la titolon barono.

Vizito de Albrecht Dürer en Antverpenon en 1520, Jan August Hendrik Leys, 1855, Koninklijk Museum voor Schone Kunsten Antwerpen, Antverpeno, 2198.