Henriette Hanke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Henriette Hanke
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1785 (1785-06-24)
en Javoro
Morto 15-an de julio 1862 (1862-07-15) (77-jara)
en Javoro
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Reĝlando Prusio [#]
Subskribo Henriette Hanke
Memorigilo Henriette Hanke
Profesio
Okupo aŭtoroverkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Memortabulo dulingva por Hanke ĉe ŝia loĝdomo en Jawor, Silezio

Henriette Wilhelmine HANKE, fraŭline Arndt (naskiĝis la 24-an de junio 1785 en Jauer en reĝlando Prusio, hodiaŭ Jawor en Pollando, mortis la 15-an de julio 1862 samloke) estis germana verkistino de la malfrua romantikismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante unu el kvin filinoj de la komercisto Johann Jakob Arndt ŝi rangas inter la plej furoraj verkistinoj germanaj el la unua duono de la 19-a jarcento. En la aĝo de 30 jaroj ŝi truditis je nupto kun la multe pli aĝa, vidva pastoro Gottfried Heinrich Carl Hanke el Dyhernfurth (hodiaŭ Brzeg Dolny). Ŝi do dediĉis sin al la eduko de ties ses infanoj el la pli fruaj geedzecoj.[1] Sume ŝi estis lia tria edzino. Dum la tagoj pasigitaj en Brzeg Dolny ŝi havis multe da kontaktoj kun la familio de la loka bienposedanto grafo kaj ministro de Hoym. Tio respeguliĝis en la postaj romanoj, ĉar oftege, ĉiam denove revenanta intrigejo estas iu silezia kastelo. Post la morto de la edzo en 1819, post kvin jaroj edzinaj, ŝi revenis al sia gepatra domo pasigonte la reston de sia vivo en la malnova loĝejo de la gepatroj.

Subsigno de Henriette Hanke: Henriette Hanke geb. Arndt

Komenciĝis ŝia kariero kun serio da familiaj romanoj kies celgrupo estis ĉefe la virinoj; la rakontoj fare de granda kvanto de la literaturemulinoj admiritis. Poste ŝi transiris al didaktikaj verkoj kie senteblas multo el la tipe sentimentala admirademo kaj popularromantika etoso. Ŝi ĉiam voli esti konsolantino, malgraŭ la propraj malpli feliĉaj spertoj, por virinoj. Ankaŭ al izolitaj virinoj ŝi celis kiuj post legado de ŝiaj romanoj kaj noveloj sentu kuneston post mildigita ĉagreno. Tial iĝu kvavaŭ nedirekta komunikado kun la legantaro. Ŝi postlasis sume 64 volumoj ĉe Gesammelte Werke (eldono de Hannover 1860). Kelkaj verkoj ŝiaj tradukitis en la lingvojn anglan, svedan, danan, rusan kaj polan.

Ŝi entombigitis sur la tombejo de la fama jawor-a Packirko. Ŝia tombo malaperis dum la 1970-aj jaroj. En 1997 ŝi recevis almenaŭ memortabulon ĉe sia domo en Jawor.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1821: Die Pflegetochter
  • 1822: Das Jagdschloß Diana und Wally's Garten. Zwei Erzählungen
  • 1822/25: Bilder des Herzens und der Welt (1822–1825)
  • 1823: Claudia
  • 1824: Der Christbaum
  • 1828: Die Perlen
  • 1830: Die Schwiegermutter
  • 1831: Tante und Nichte. Ĉe: Zeitung für die elegante Welt, Berlin, 1831[2]
  • 1841/57: Romane und Erzählungen (126 volumoj, lasta eldono kun propraj korektoj 1841–1857)
  • 1854/57: Mein Wintergarten. Kleine Schilderungen aus dem Leben (4 volumoj, 1854–1857)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carl Wilhelm Otto August von Schindel: Die deutschen Schriftstellerinnen des neunzehnten Jahrhunderts. Band 3. F. A. Brockhaus, Leipzig 1825, p. 149–156.
  • Hermann Palm: Hanke, Henriette. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 10, Duncker & Humblot, Leipzig 1879, S. 514.
  • Heinrich Groß: Deutsche Dichterinnen und Schriftstellerinnen in Wort und Bild. Band 1. Fr. Thiel, Berlin 1885, p. 190–199.
  • Heinrich Meisner: Erinnerungen an Jauer. Jawor 1927.
  • Arno Lubos: Schlesisches Schrifttum der Romantik und Popularromantik. München 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉe Damen-Conversationslexikon de 1835 eksplicite asertatas ke temis pri feliĉa geedzeco, kp. interreta versio leksikona.
  2. Google Books (surrete), (p. 1403 i.a.)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Henriette Hanke en la germana Vikipedio.