Henrik Berté

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henrik Berté
Persona informo
Naskonomo Henrik Bettelheim
Naskiĝo la  8-an de majo 1857(nun 1857-05-08)
en Hungario Galgóc/Freistadt (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 23-an de aŭgusto 1924
en Aŭstrio Perchtoldsdorf (Aŭstrio)
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Ŝtataneco HungarioAŭstrio
Okupo
Okupo komponistoscenaristo
vdr

Henrik Berté, laŭ hungarlingve kutima nomordo Berté Henrik estis aŭstrohungara komponisto. Lia origina familia nomo estis Bettelheim, liaj personaj nomoj ofte estis HeinrichHarry.

Henrik Bettelheim [1] naskiĝis la 8-an de majo 1857 en Galgóc/Freistadt (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio (nuntempa Hlohovec en Slovakio), li mortis la 23-an de aŭgusto 1924 en Perchtoldsdorf (Aŭstrio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Henrik Berté devenis el juda familio. Post la morto de lia patro en 1867 kune kun sia frato forlasis sian hejmurbon kaj ili vivis en Vieno. En 1884 li ekstudis en konservatorio. Liaj plej gravaj instruistoj estis Franz Krenn, Anton Bruckner kaj Robert Fuchs. Li estis komence (ekde 1887) komponisto de komika opero, pluraj operetoj kaj baletoj malsukcesaj. En 1911 li ricevis libreton, poste li komponis proprajn melodiojn por estonta kantoteatraĵo Das Dreimäderlhaus. Ĉiuj teatroj rifuzis ĝin, tial Berté profitis melodiojn de Franz Schubert, la kantoteatraĵo iĝis mondsukceso, ĝi estis tradukita en 22 lingvojn kaj prezentita en pli ol 60 landoj resume proksimume 80,000-foje. Ĝi estis filmita plurajn fojojn. Berté neniam edziĝis, li vivis kun sia frato.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Märchenbuch (baleto prezentita en Graz) (1890) - tralaborita kiel Die goldene Märchenwelt prezentita en Viena Ŝtata Operejo (1893)
  • Die Schneeflocke (opero prezentita en Prago) (1896) - en Budapeŝto kiel Hópehely (1899)
  • Amor auf Reisen (baleto, Vieno, 1895)
  • Bureau Malicone (opereto, Baden bei Wien, 1887)
  • Der Karneval in Venedig (baleto, Munkeno, 1901 kun grandaj sukcesoj)
  • Der neue Bürgermeister (opereto, Vieno, 1904)
  • Der erste Kuss (opereto, Hamburgo, 1909)
  • Das Dreimäderlhaus (kantoteatraĵo, Vieno kaj Budapeŝto, 1916; Novjorko, 1921)
  • Lenz und Liebe (opereto kun melodioj de Schubert, Budapeŝto, 1917, [Hamburgo, 1918) - restis malsukcesa
  • Coulissengeheimnisse (opereto, Hamburgo, 1920)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]