Henrik Gobbi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henrik Gobbi
Henrik Gobbi
Henrik Gobbi
Persona informo
Naskiĝo la  7-an de junio 1841(nun 1841-06-07)
en Hungario Pest (urbo) (Hungario)
Morto la 22-an de marto 1920
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Alajos Gobbi
Okupo
Okupo komponistopianisto • muzikinstruisto
vdr

Henrik Gobbi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gobbi Henrik, itale Enrico Gobbi-Ruggieri estis hungara pianisto, komponisto, altlerneja instruisto, instruisto. Lia plena nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Gobby Henrik Alajos Béla, lia frato estis Alajos Gobbi.

Henrik Gobbi naskiĝis la 7-an de junio 1841 (laŭ alia informo la naskiĝjaro estas 1842) en Pest (urbo), li mortis la 20-an de marto 1920 (laŭ alia informo la mortotago estas la 22-a) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Henrik Gobbi devenis en varia itala-hungara familio. Li aĝis 10, kiam li komencis lerni pianludon. Liaj plej gravaj instruistoj estis Károly Thern kaj Robert Volkmann [1]. Li vivis malriĉa, tial li instruis infanojn. Li debutis kiel pianisto en Reĝa Muzikakademio de Budapeŝto (laŭ alia informo en Nacia Teatro de Pest) en 1858. Ekde la 1860-aj jaroj li ankaŭ komponadis. En mezo de la jardeko li estis en Vieno, kie li konatiĝis kun Johannes Brahms, Anton Grigorjeviĉ Rubinŝtejn kaj Carl Tausig. Hejmenveninta li precipe komponadis kaj instruis. En 1867 li sendis komponaĵojn al Franz Liszt, kiu taksis ilin bonaj. En 1870 li ricevis pedagogian statuson, ekde 1877 en la Muzikakademio, ekde 1911 en muzika mezlernejo. Multaj el la plej gravaj verkoj de Henrik Gobbi ankoraŭ estas ne eldonitaj ĝis nun. Li havis edzinon, kiu naskis dufoje.

El liaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szózat (1867)
  • Koronázási induló (1867)
  • Liszt kantáta (1873)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]