Henriko la Birdisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Henriko la 1-a, nomata Henriko la Birdisto, Geinrich I der fogeler (naskiĝinta ĉirkaŭ 876; mortinta la 2-an de julio 936 en Memleben) estis la unua reĝo de la Orientfranka imperio de la saksa dinastio Liudolfidoj ("Otto-idoj"). La kromnomon "la Birdisto" aŭ "la Birdkaptisto" li ricevis ĉar, laŭ legendo, li estis ĉasanta birdojn ĝuste kiam lin atingis la sciigo ke li estis elektita reĝo.

Li estis saĝa politikisto kaj armeestro. Dum lia estrado la Imperio plifortiĝis: estis okupita Lotaringio, germanoj ekis koloniigon de polabaj landoj. Por defendi teritorion de sia imperio kontraŭ nomadaj hungaroj li konstruis multajn burgojn (germane citadelo). Krome, Henriko la 1-a kreis fortan kavalerian armeon, kiu povis venki la hungaran en la batalo de Riado.

Lia filo estis Oto la 1-a, kiu poste iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio.