Henry William Hetzel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Henry William HETZEL)
Henry William Hetzel
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1872 (1872-03-29)
Morto 31-an de januaro 1941 (1941-01-31) (68-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Henry William HETZEL (naskiĝis la 29-an de marto 1872 en Filadelfio; mortis en februaro 1941[1]) estis usona esperantisto, instruisto pri arto kaj mekanika desegnado en supera lernejo de Filadelfio.

Li eklernis Esperanton en 1906. Li estis sekretario de Esperanto-Asocio de Pensilvanio de 1910 ĝis 1913 kaj prezidanto de EANA de 1925 ĝis 1935. Li oficiale reprezentis la ŝtaton Pensilvanio ĉe UK en 1912, 1914 kaj 1930. Li gvidis kursojn de 1907.

Dum pluraj jaroj li estis membro de la komitatoj de Universala Esperanto-Asocio kaj Internacia Esperanto-Ligo. Li estis dumviva kaj honora membro de UEA.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 4.