Henryk Goldberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henryk Goldberg
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1949 (1949-04-15) (74-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Socialista Unueca Partio de Germanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henryk GOLDBERG (naskiĝinta en la 15-a de aprilo 1949 en Erfurto) estas germana ĵurnalisto, filmkritikisto kaj teatrokritikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li pasigis siajn junajn jaron en Erfurto. Lia patro Chaskiel Goldberg venis kiel pola judo tra la koncentrejoj de Aŭŝvico kaj Buchenwald al Mittelbau-Dora. Post la liberiĝo li instalis sin kiel pola ŝtatano en Turingio. Kiel viktimo de la naziismo li ricevis iam poste fare de la GDR rekompencon financan pri la suferoj kaj aĉetis domon. En 1957, kiam Henryk estis 8 jaraĝulo, oni kondamnis la patron Chaskiel pro fikomercado kaj instigado bojkoti publikajn instancojn al 7 jaroj da malliberigo (prizono de Bautzen); sekve Henryk gravajn jarojn de adoleskanto vivis senpatre.

Varia gamo da profesioj[redakti | redakti fonton]

Li komence trejnitis kiel kompostisto kio ĉesis post nur unu jaro. Poste li laboris ĉe la Teatro de Erfurto kiel sceneja laboristo, iluminigisto kaj hejtisto. Sekvis refaro de abiturienta ekzameno ĉe la Popolaltlernejo de Erfurto, studo de teatraj sciencoj en Berlino kaj membriĝo al la partio SED. De 1976 ĝis 1978 li denove deĵoris ĉe la erfurta teatro, sed tiutempe kiel dramaturgo.

Kariero ĵurnalista[redakti | redakti fonton]

Verki por gazetoj li komencis kiel kulturredaktoro de la taggazeto Neues Deutschland kaj la magazinoJunge Welt. En la jaro 1987-a li iĝis vicĉefredaktoro de la kineja fakrevuo Filmspiegel. Post la Turniĝo li unue laboris liberprofesie kaj estis ekde 1991 kulturredaktisto de la ĵurnalo Thüringer Allgemeine. Krome li publikigas artikolojn en aliaj amaskomunikiloj kiel Das BlättchenGetidan (=surreta blogo de Filmspiegel) kaj regule partoprenas podiajn diskutrondojn. Liaj semajnfinaj kolumnoj en la menciita taggazeto, la eseoj pri kulturaj kaj religiaj temoj kiel ankaŭ liaj kritikoj pri filmoj kaj teatraĵoj ŝatatas ankaŭ transe de la regiono de Erfurto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Damals und noch viel früher, Wartburg-Verlag, Weimar 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]