Herbert L'Estrange Ewen
Herbert L'Estrange Ewen | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1876 en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Morto | 1-an de januaro 1912 (36-jaraĝa) en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Lingvoj | Esperanto vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | filatelisto esperantisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/dc/UK_newspaper_wrapper_1911_Ewen_Ltd.jpg/300px-UK_newspaper_wrapper_1911_Ewen_Ltd.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a5/Catalogue_of_Postage_and_Telegraph_Stamps_4th_ed_1895.jpg/220px-Catalogue_of_Postage_and_Telegraph_Stamps_4th_ed_1895.jpg)
Herbert L'Estrange Ewen (1876–1912) estis brita poŝtmarka negocisto kaj filatelisto en Swanage, Dorset, kaj poste en Norwood, Londono, kiu estis aŭtoritato pri fervojaj poŝtmarkoj.[1][2] Laŭ Brian Birch, Ewen kolektis poŝtmarkojn ĉe la aĝo de dek kaj komencis sian propran firmaon, la H. L'Estrange Ewen firmao, je sia dektria naskiĝtago.[1]
Esperanto[redakti | redakti fonton]
Herbert L'Estrange Ewen estis tre frua Esperantisto, eble la unua en Anglio ĉar li lernis la lingvon per rusa lernolibro en la jaro 1889[3]. Li estas enlistigita kiel nombro 2920 en la ‘Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto"/Serio XV' kiu enlistigas tiujn kiuj lernis la lingvon en la periodo de 13a de julio al 13a de oktobro 1893. Li ĉiam movadis izolite.
Filatelo[redakti | redakti fonton]
Ewen estis la eldonanto de ĉiumonata filatela revuo English Specialists de 1895 ĝis 1897 kaj de Ewen’s Weekly Stamp News (EWSN) de 1899.[2]
En 1949 lia kolekto de fervojleteraj poŝtmarkoj por la periodo 1891 al 1912 kun folioj, pruvoj kaj kovertoj estis donita al la Brita Muzeo fare de lia fratino s-ino Clement Williams kaj estas nun en la British Library Philatelic Collections kiel la Ewen Kolekto.[4]
Elektitaj eldonoj[redakti | redakti fonton]
- Standard Catalogue of British Stamps and Postmarks, 1a eldono, 1893.
- A Complete Priced Catalogue of the Postal and Telegraph Adhesives of Great Britain with Walter Morley and Harry Hilckes: Hilckes, Kirkpatrick & Co., London, c. 1894.
- Standard Priced Catalogue of the Stamps and Postmarks of the United Kingdom, 1898.
- Reference List of Railway Letter Post Stamps, 1901.
- History of Railway Letter Stamps, 1901.
- Priced Catalogue of Railway Letter Stamps, 1903.
- Priced Catalogue of the Unadhesive Postage Stamps of the United Kingdom (1840–1905),
- Ewen's Colonial Stamp Market, London, 1905.
- Railway Newspaper and Parcel Stamps of the United Kingdom, Ewen’s Colonial Stamp Market Ltd., 1906.
Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 Birch, Brian. Biographies of Philatelists and Dealers. 9th edition. Standish, Wigan: 2008, p. 504.
- ↑ 2,0 2,1 Who Was Who in British Philately.. Arkivita el la originalo je 31a de Decembro 2006. Alirita 21a de Aprilo 2009.
- ↑ La Brita Esperantisto - Numero 096, Decembro (1912)
- ↑ British Library Philatelic Collections - The Ewen Collection.. Arkivita el la originalo je 2012-06-18. Alirita 2024-06-30.