Herbert Raab

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herbert Raab
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1969 (1969-01-24) (55-jaraĝa)
en Linz
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Johannes Kepler University Linz
Okupo
Okupo amateur astronomer • komputosciencisto
vdr

Herbert RAAB (naskiĝis en 1969 en Linz) estas aŭstra amatora astronomo.

Li finis siajn studojn pri komputado ĉe la Universitato de Linz en 1983 kaj aliĝis al la Linzer Astronomische Gemeinschaft (Astronomia Komunumo de Linz), kies prezidanto li estas ekde 1996.

En 1990 li disvolvis la vaste uzatan programaron Astrometrica.[1] Li kunmalkovris la asteroidon 13682 Pressberger la 10-an de aŭgusto 1997 kune kun Erich Meyer[2] el la privata observatorio Meyer/Obermair en Davidschlag.

La asteroido 3184 Raab estis nomita en majo 1996 en lia honoro.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]