Hereda lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Heredaĵa lingvo)

Hereda lingvo estas malplimulta lingvo (migrintaindiĝena) lernita de ties parolantoj kiel infanoj en la familia hejmo, sed neniam plene evoluigita pro nesufiĉa implikado de la socia medio: fakte, la komunumo de parolantoj kreskas en medio kun superrega lingvo en kiu ili fariĝas pli kompetentaj[1]. En kelkaj landoj aŭ kulturoj en kiu oni determinas ies denaskan lingvon laŭ la etna grupo, hereda lingvo estus ligita al la indiĝena lingvo[2].

La termino ankaŭ povas referenci al lingvo de ies familia aŭ komunuma lingvo kiun la persono ne parolas aŭ komprenas, sed identigas sin kulture[3][4].

hereda lingvo estas lingvo kiu estas plejparte parolata de lingvaj malplimultoj[3].

Ĉar kontakto kun la heredaj lingvaj malkreskas kaj kontakto kun la plimultaj lingvaj kreskas, la lingvo de la plimulto fariĝas la superrega lingvo de la individuo kaj akiro de la heredaj lingvaj ŝanĝas.

Lingvo ricevas la etikedon heredaĵo ĉefe surbaze de la socia statuso de ties parolantoj kaj ne nepre sur ajna lingva donitaĵo. Tiel, dum hispana tipe eniras due en terminoj de indiĝenaj parolantoj tutmonde kaj havas oficialan statuson en nombro de landoj, ĝi estas konsiderita heredan lingvon en la angla-superrega Usono kaj Kanado.[3] Ekster Usono kaj Kanado, difinoj kaj uzo de hereda lingvo varias.[5][6]

Unu tia hereda lingvo kiu devenas el okcidentaj Kanado kaj Usono estas la lingvo Chinook[7].

Unu faktoro kiu montriĝis influi la perdon de fluecon en la hereda lingvo estas la aĝo. Studoj montris ke pli junaj dulingvaj infanoj estas pli emaj perdi fluecon en la hereda lingvo ol pli aĝaj dulingvaj infanoj.[8] Ju pli aĝa la infano estas, kiam la superrega lingvo estas enkondukita, des malpli probable li/ŝi riskas perdi kapablecon en la uzo de sia unua lingvo (la hereda lingvo). Tio ĉi estas ĉar ju pli aĝa la infano estas, des pli kontakto kaj uzo la infano estos havinta kun la hereda lingvo kaj tiel la hereda lingvo restos ĝia denaska lingvo.[2]

Esperanto kaj heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Detaloj sub: Lingvoj, Esperanto kaj heredaĵo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Videa artaĵo 'Denaska lingvo" de Zineb Sedira

Plurlingveco

Diglosio

Lingva imperiismo

Denaska lingvo

Indiĝenaj lingvoj

Listo de nemateria kultura heredaĵo

Minoritata lingvo

Prestiĝa lingvo

Roto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo Heritage Language en la angla vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. Valdés, G. 2000. The teaching of heritage languages: an introduction for Slavic-teaching professionals. The learning and teaching of Slavic languages and cultures, Olga Kagan and Benjamin Rifkin (eds.), 375–403.
  2. 2,0 2,1 Polinsky & Kagan (2007)
  3. 3,0 3,1 3,2 Valdés, Guadalupe (2005). "Bilingualism, heritage language learners, and SLA research: Opportunities lost or seized?". The Modern Language Journal. 89 (3): 410–426. CiteSeerX 10.1.1.476.2942. doi:10.1111/j.1540-4781.2005.00314.x.
  4. Kelleher (2010)
  5. (en) Babaee, Naghmeh. "Heritage Language Learning in Canadian Public Schools: Language Rights Challenges" (PDF). University of Manitoba.
  6. Danesi, M., McLeod, K., & Morris, S. (Eds.). (1993). Heritage language and education: The Canadian experience. Oakville, ON: Mosaic Press.
  7. Sequoia Edwards, La Chinuka Interlingvo Per Esperanto, (gramatiko, ekzercoj kaj vortaro), 80 paĝoj, 2-a eldono, 2018, Smashwords.com
  8. Montrul, Silvina (2008). Incomplete Acquisition: Re-examining the Age Factor. Philadelphia: John Benjamin North America. pp. 249–275.