Hermann Jürgensen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Jürgensen
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Hermann JÜRGENSEN estis pionira germana esperantisto. Li interalie verkis gramatikojn de Esperanto, eldonitaj en 1903 kaj 1905; vortaron Germanan-Esperanto, kies unua eldono aperis en 1904 kaj 2-a eldono en 1906 kaj alidirektan vortaron Esperanto-Germanan, kies unua eldono same aperis en 1904 kaj 5-a eldono en 1912.

L. L. Zamenhof uzis la Vortaron Esperanto-Germanan de Hermann Jürgensen, kiel ekzemplo por verki Plenan vortaron de internacia lingvo Esperanto. (Parto Esperanto-rusa).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Eld. Esperanto Verlag Möller & Borel, Berlino, 19...
Citaĵo
 Tiu vortaro enhavas mulle da novaj vortoj, private aprobitaj de Dro. Zamenhof. Parto el ili povos esti tre utila en multaj okazoj, sed aliaj ŝajnas tute ne bezonaj; ekz. :

arbusto, anstataŭ jam ekzistanta arbeto; bariero, » » » barilo.

Ni rimarkis ke oni daŭrigas uzi delegito apud deputato; kial tiu diferenco It At[tiel]? Ankaŭ, ni bedaŭras ke nia Majstro aprobis publike strangajn formojn, ekzemple : ori,arĝenti, kupri, olei, k. e., k. c.; tiel rajte oni uzos : domi, ĉambri, kaldroni oni uzas: mebli apud sen-mebl-igi. Same, ni ne komprenas kial Dro. Zamenhof aprobas, en tiu vortaro, ke la verboj balanci, ruli, turni, estas transiraj (transitivaj), kvankam lia Universala Vortaro diras nenion similan. Pro tio, oni alvenas al la kontraŭ-signifaj esprimoj: balanciĝi, ruliĝi, turniĝi, en kiuj la sufikso plenumas nenian rolon. Ni povas ankaŭ aldoni la verbon ŝanceli-ŝanceliĝi, kvankam la germana traduko en U. V. lasas dubon ; sed la franca traduko montras neŭtran verbon, kaj tia estas la vera kaj logika senco de l' dirilaj verboj, ĉar, per sufikso ig, ili fariĝas transiraj. Per tiuj aferetoj, kiuj ne ekzistas en la fundamentaj reguloj, kaj kiujn oni enŝovis poste en niaj libroj, oni malfaciligis multe la lingvon. Ŝajnas ke tempo estas alveninta por definitive forigi la aknojn [tiel], kaj redoni al Esperanto ĝian simplecon kaj regulecon.

Kompreneble, ni tute ne atakas la Esperanto-Deutsch vortaron, kiu redonas nur tion kio jam ekzistas; sed estus dezirinda ke la spertaj Esperantistoj bonvolu, en siaj verkoj, iom pli funde konsideri la spiriton de la lingvo, kaj forlasi la dubigajn idiotismojn
— La belga sonorilo - Numero 061, Majo (1907)