Herramélluri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herramélluri
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26213
Demografio
Loĝantaro 109  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 30′ N, 3° 1′ U (mapo)42.501944444444-3.0197222222222Koordinatoj: 42° 30′ N, 3° 1′ U (mapo) [+]
Alto 571 m [+]
Areo 10,88 km² (1 088 ha) [+]
Herramélluri (Provinco Rioĥo)
Herramélluri (Provinco Rioĥo)
DEC
Herramélluri
Herramélluri
Situo de Herramélluri
Herramélluri (Hispanio)
Herramélluri (Hispanio)
DEC
Herramélluri
Herramélluri
Situo de Herramélluri

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Herramélluri [+]
vdr

Herramélluri [eraMEljuri] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Santo Domingo de la Calzada.

La municipa teritorio de Herramélluri, en la nordokcidento de la regiono.
Ermitejo.
Apuda domaro Velasco.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Pri etimologio menciindas la deveno de la loknomo Herramélluri. Ĝi estas eŭska toponimo kiu devenas el sufikso ofta en la eŭskdevena toponimio kun signifo “vilaĝo aŭ loĝloko”. Tial la kompleta signifo de la toponimo estus "vilaĝo de Herramel".

Krom Herramélluri — Herramel plus ur aŭ uri — estas ankaŭ alia loko, Herramel, en provinco Burgoso kiu portas lian nomon. Krome estas alia samnoma loko, Erramelluri (aktuale Remelluri) en la aktuala jurisdikcio de Labastida, Alavo.

Tiu nomo venas de nobelo, Herramel, kiu dum la Reconquista reloĝigis terojn limajn inter Burgoso kaj Rioĥo. Herramel estis la patro de Álvaro Herraméliz, grafo en Lantarón kaj en Alavo en la unua kvarono de la 10-a jarcento.[1]

Ĝis la 18-a jarcento ĝi estis konata ankaŭ kiel Villa de Vega de Río Tirón.[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipa teritorio limas norde kun Ochánduri, oriente kun Villalobar de Rioja, sude kun Grañón kaj okcidente kun Leiva.

La loĝloko estas sur valo sur la dekstra bordo de la rivero Tirón en ties meza fluejo. En tiun ĉe la municipo alfluas la rivero Lachigo, kies akvo estas profitita por irigacio de la fruktoĝardenoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis loĝado de romia kaj antaŭromiaj epokoj, plej verŝajne de prapopoloj el kiuj kelkaj eŭskaj. Proksime estas multaj restaĵoj de romia epoko, el kiuj eble plej grava estis trovita en 1905, nome la Venuso de Herramélluri, aktuale en la Provinca Palaco.

La loko aperas en dokumento de 1080 nome en donaco en kiu aperas iu Nunno Ovecoz de Harramellori. Alia dokumento, de 1101, referencas al la donaco fare de Sancha Vélez, per kiu donis al San Millán la monaĥejon de San Andrés, proksima al Villanueva, kaj ĉion kion ŝi posedis en Erra Melluri kaj Oggaduri (Ochánduri). En la 16-a jarcento la loko estis nomita Herramélluri de los Condes.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, de kies komenco oni malaltiĝis el 590 loĝantoj ĝis nunaj 100.

Nuna ekonomio ege dependas de agrikulturo (90% de la tero de la municipo), ĉefe neirigacia, kaj iom de brutobredado, ĉefe de porkoj, kaj ne tiom de ŝafoj kaj bovoj. Ĉefaj kultivoj estas tritiko, sekalo, iom da vitoj. Per irigacio eblas ĉefe fazeoloj, pizoj kaj terpomoj.

Vizitindaĵoj estas preĝejo, ermitejo, du palacoj, strando ĉe poplejo ĉe la rivero Tirón, domaro Velasco, kun preĝejo, Lago de Herramélluri, je unu km de la urba kerno, kun areo de 1km² kaj ĉeriveraj promenejoj ĉe riveroj Tirón kaj Reláchigo (600m), ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pérez de Urbel, Fray Justo (1945). Historia del Condado de Castilla. Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas. pp. 317, 322, 334, 383. OCLC 5661964.
  2. Memoria sobre los sitios que ocuparon las ciudades romanas Libia y Segasamunclo