Hesabi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hesabi
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1903 (1903-02-23)
en Teherano
Morto 3-an de septembro 1992 (1992-09-03) (89-jaraĝa)
en Ĝenevo
Tombo Tafresh vd
Ŝtataneco Irano vd
Alma mater Universitato de ParizoTeherana universitatoUsona universitato de Bejruto vd
Familio
Infanoj Iraj Hessabi vd
Profesio
Okupo fizikisto • akademiulo • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sejjed Mahmud Hesabi, irana fizikisto, naskiĝis en 1902 en Teherano kaj mortis en Ĝenevo en 1992.

Liaj gepatroj estis el Tafreŝo. Li pasigis la unuajn kvar jarojn de sia infanaĝo en Tehrano. Poste li kun siaj gepatroj kaj frato iris al Ŝamato. Li komencis elementan lernejon en Bejruto (apartenanta al francaj pastroj) kun malriĉeco kaj malfacilaj kondiĉoj for de sia hejmlando. Samtempe li ĉe sia patrino lernis persan literaturon kaj religiajn instruojn. Li parkeris La Noblan Koranon kaj poemaron de Hafizo. Li bonege konis ankaŭ Bustanon kaj Golestanon de Sadio, Ŝahnameon de Ferdousio kaj Masnavion de Rumio.

Kiam la Unua Mondmilito komenciĝis, li dum du jaroj studis hejme. Poste li studis en Usona Kolegio en Bejruto. Li licenciiĝis pri literaturo 17-jaraĝe, kaj pri biologio 19-jaraĝe. Post tio li licenciiĝis pri civil-inĝenierado. Dum tiu tempo li monhelpis sian familion per sia laborado en kartografio kaj voj-konstruado.