Heteronimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Heteronyms Almada 1958.jpg
Alberto Caeiro, Álvaro de Campos, Ricardo Reis. Heteronimoj de Fernando Pessoa, fare de Almada Negreiros, 1958.

En literaturo, heteronimo estas la falsa nomo adoptita de verkisto por atribui al tiu parton de sia produktado. Kontraste, la reala aŭtoro estas nomata "ortonimo".

Tile, por ekzemplo, Juan de Mairena estas heteronimo de la hispana poeto Antonio Machado, kvankam li preferis nomi lin «apokrifo». Kiel fikcia aŭtoro aŭ pseŭdo-aŭtoro, la heteronimo estas ankaŭ rolulo. En la psikologia aspekto, estas interesa ekzemplo de "disduobligo de personeco", kiel traktis en literaturo Robert Louis Stevenson en sia The Strange Case of Dr Jekyll and Mr Hyde. En la eŭropa literaturo de la 20-a jarcento, eble estis la portugala Fernando Pessoa kiu plej sukcese disvolvigis tiun literaturan rimedon, ĉar li kreis ĝis 70 heteronimojn, kelkaj el kiuj virinoj.[1]

Etimologioj kaj sinonimoj[redakti | redakti fonton]

La termino heteronimo derivas de la kunmetado de du grekaj vortoj: nome ἕτερος [héteros] ('alia, diferenca') kaj όνομα [ónoma] ('nomo'), tio estas, 'alia nomo'. En diversaj kuntekstoj, heteronimo povas esti konfuzata kiel sinonimo de pseŭdonimo, kromnomo, artistnomo, plumnomo ktp.

Pseŭdonimo[redakti | redakti fonton]

Pseŭdonimo estas falsa nomo uzata de aŭtoro por maski sian propran nomon, kio utilas okaze de sociaj, politikaj, kulturaj necesoj. Foje oni konsideras, ke la heteronimoj estas pseŭdonimoj kiuj havas difinitan personecon kaj eĉ biografion inventitan; tamen, ili estas malkonfuzendaj. La pseŭdonimoj estas nur falsaj nomoj per kiuj oni subskribas verkon, nome maskoj kiuj kaŝas siajn aŭtorojn.[2] Universale konataj estas la pseŭdonimoj George Eliot, George Sand kaj Fernán Caballero, kiuj maskis la identecon de virinoj kiel Mary Anne Evans, Amandine Aurore Lucile Dupin kaj Cecilia Böhl de Faber y Larrea, respektivae. Por ekzemplo, Gabriela Mistral estas la poezia plumnomo de Lucila Godoy Alcayaga kaj ambaŭ estas identigeblaj kaj identigendaj, ŝanĝiĝas nur la nomo; kontraste la poezia nomo de "Neftalí Reyes" estis nomita Pablo Neruda. Tamen, Álvaro de Campos, unu de la variaj heteronimoj de Fernando Pessoa, estas literature aŭtonoma individuo, kun personeco, karaktero, biografio kaj emocieco diferencaj al tiuj de sia kreinto.[3] Tio estas, li ne estas literatura masko, sed projekcio de la kreiva personeco de Pessoa.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Apolinario Lourenco, Antonio (1997). Universidad de Salamanca, ed. Identidad y alteridad en Fernando Pessoa y Antonio Machado (Álvaro de Campos y Juan de Mairena). Salamanca. ISBN 978-84-7481-855-0.
  2. "La ocultación de la propia personalidad en las escritoras del siglo XIX" Konsultita en marto 2014
  3. "Alvaro de Campos estas alta (1,75 m; du centimetrojn pli alta ol mi), maldika, kun ioma tendenco al kliniĝo. Estas inter pala kaj bruna; svaga tipo de juda portugalo, kvankam kun nebukla hararo kaj kutime kombita flanken..." (ref. en op.cit. Antología de Álvaro de Campos, p. 36)
  4. Pessoa, Fernando (1978). Antología de Álvaro de Campos. Madrid: Editora Nacional. p. 36. ISBN 8427604483.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]