Hetumo la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hetumo la 1-a (mortis en 1271) (ankaŭ transliterumita Hethoum , Hetoum , Het'um , aŭ Hayton; en la armena: ) regis en la Armena reĝlando en Kilikio de 1226 al 1270. Li estis la filo de Konstantino de Baberon kaj Partzapert (tria kuzo de Leono la 1-a) kaj estis la fondinto de la dinastio kiu portas lian nomon: la Hetumidoj. Pro diplomatiaj rilatoj kun la Mongola Imperio, Hetumo mem vojaĝis al la mongola kortego en Karakorumo, Mongolio, kiu estis registrita en la fama rakonto "Vojaĝo de Haithon, Reĝo de Malgranda Armenio" farita de la kunulo de Hetumo, la armena historiisto Kirakos Gandzaketsi.

Dum la lastaj jaroj de la regado de Hetumo, plejparte kiel rezulto de la aktiva subteno de Hetumo al la mongoloj, la reĝlando suferis kreskantan atakon de la mamlukoj, kiuj invadis ĝin en 1266, prenante 40,000 armenajn kaptitojn, (inkluzive de la filo de Hetumo, Leono) dum la batalo de Mari. Hetumo povis elaĉeti sian filon per koncedado de teritorio al la egiptanoj. En majo 1268, la aliancita Antioĥa princlando estis prenita de la egiptanoj.

Hetumo abdikis en 1270 en favoro de sia filo Leono, kaj loĝis la reston de sia vivo en monaĥejo, kiel franciskano.