Hidrotermika fonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hidrotermika fonto en la atlantika kresto.
Hidrotermika fonto en la atlantika kresto.

Hidrotermika fonto estas fendeto en la surfaco de planedo tra kiu eliras varma akvo pro la interna varmego.[1] La hidrotermikaj fontoj el maroj estis malkovritaj en 1977. La ĉefroluloj de la malkovro estis 3 esploristoj de la Woods Hole Oceanographic Institution, kiuj kuraĝis per submarŝipo al profundo de 2.400 m en la Pacifiko.[2]

Geologio[redakti | redakti fonton]

La Tero estas geologie aktiva kaj ankaŭ havas akvon en grandaj kvantoj sur la surfaco kaj en la krusto. Tial, hidrotermikaj fontoj estas oftaj sur la Tero. Hidrotermikaj fontoj, ĝenerale, estas proksime de submarvulkanaj, areoj kun tektona aktiveco, oceanaj basenoj kaj varmaj lokoj. Hidrotermika fonto inkludas varmajn fontojn, fumarolojn kaj geiserojn. Sub la maro ili povas formi mineralizitajn kamenojn.[1]

Oni spekulas ke ekzistas hidrotermikaj fontoj en Eŭropo, nome la satelito de Jupitero,[3] kaj ke eble ili ankaŭ ekzistis sur Marso.[4][5]

Biodiverseco[redakti | redakti fonton]

La areoj kun hidrotermikaj fontoj estas tre biologie produktemaj. Ili ofte gastigas kompleksajn komunumojn, kiuj manĝas solvitajn kemiajn substancojn. La kemisintezaj bakterioj kaj la kemisintezaj arkioj formas la bazon de la manĝoĉeno. Ili estas la subteno de aliaj organismoj kiel gigantaj tubvermoj, konkoj, pateloj kaj salikokoj.[3]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Colín-García, M., A. Heredia,G. Cordero, A. Camprubí, A. Negrón-Mendoza, F. Ortega-Gutiérrez, H. Beraldi, S. Ramos-Bernal. (2016). «Hydrothermal vents and prebiotic chemistry: a review». Boletín de la Sociedad Geológica Mexicana. 68 (3): 599‒620.
  2. «Dive and Discover: Expeditions to the Seafloor». www.divediscover.whoi.edu
  3. 3,0 3,1 Chang, Kenneth (13a de Aprilo 2017). "Conditions for Life Detected on Saturn Moon Enceladus". New York Times.
  4. Paine, Michael (15a de Majo 2001) "Mars Explorers to Benefit from Australian Research" space.com
  5. Paine, M. (15a de Majo 2001). "Mars Explorers to Benefit from Australian Research". Space.com

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Van Dover CL, Humphris SE, Fornari D, Cavanaugh CM, Collier R, Goffredi SK, Hashimoto J, Lilley MD, Reysenbach AL, Shank TM, Von Damm KL, Banta A, Gallant RM, Gotz D, Green D, Hall J, Harmer TL, Hurtado LA, Johnson P, McKiness ZP, Meredith C, Olson E, Pan IL, Turnipseed M, Won Y, Young CR 3rd, Vrijenhoek RC «Biogeography and ecological setting of Indian Ocean hydrothermal vents». Science, 294, 5543, 2001, pàg. 818–23. DOI: 10.1126/science.1064574. PMID: 11557843. PMID: [pmid:11557843 11557843].
  • Van Dover, Cindy Lee. The Ecology of Deep-Sea Hydrothermal Vents. Princeton University Press, 2000. ISBN 0-691-04929-7.
  • Beatty JT, Overmann J, Lince MT, Manske AK, Lang AS, Blankenship RE, Van Dover CL, Martinson TA, Plumley FG. «An obligately photosynthetic bacterial anaerobe from a deep-sea hydrothermal vent». Proceedings of the National Academy of Sciences, 102, 26, 2005, pàg. 9306–10. DOI: 10.1073/pnas.0503674102. PMC: 1166624. PMID: 15967984. PMID: [pmid:15967984 15967984].
  • Ballard, Robert D., 2000, The Eternal Darkness, Princeton University Press.
  • Hydrothermal Vent Communities.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]