Hieronymus Mannsfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hieronymus von Colloredo (apartigilo)
Hieronymus Mannsfeld
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1842 (1842-07-20)
en Przemyśl
Morto 29-an de julio 1881 (1881-07-29) (39-jaraĝa)
en Blankenberge
Ŝtataneco Cislajtio vd
Partio Verfassungstreuer Großgrundbesitz vd
Familio
Patro Josef Franz Hieronymus von Colloredo-Mannsfeld vd
Patrino Theresia, Edle von Lebzeltern vd
Gefratoj Franz von Colloredo-Mannsfeld vd
Edz(in)o Aglaë Festetics de Tolna vd
Infanoj Hieronymus von Colloredo-Mannsfeld • Josef Colloredo-Mannsfeld • Marie Therese, Gräfin von Colloredo-Mannsfeld • Johanna Gräfin von Colloredo-Mannsfeld vd
Profesio
Okupo ŝtata funkciulo • deputito • politikistoministrourbestro vd
Laborkampo agrikulturopolitiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hieronymus Ferdinand Rudolf von COLLOREDO-MANNSFELD (naskiĝinta la 20-an de julio 1842 en Przemyśl, mortinta la 29-an de julio 1881 en Blankenberge) estis aŭstria politikisto kaj arĥeologo. Lia patro princo Josef Colloredo-Mannsfeld († 1895) estis bienposedanto kaj grava ŝtatulo. Hieronymus edzinigis en 1865 la grafinon Aglae Festetics, kun kiu li havis du filojn kaj kvar filinojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Private edukite li faris post 1865 agrikulturajn studojn en Anglujo. En majo 1859 Mannsfeld eniris la armeon en la rango de supera leŭtenanto. Li forlasis la armeon en 1865; en 1870 li estis nomumita retiriĝinta honora kavaleriestro. Li sekve gvidis la familiajn bienojn ekz. en Dobříš kaj en Opočno. En 1879 li estis akirinta posedaĵon en Zbiroh. En Sierndorf li okupiĝis ankaŭ pri prahistoriaj spuroj. En la kabinetoj de Adolf von Auersperg kaj Karl von Stremayr li deĵoris kiel ministro pri agrikulturo (inter majo 1875 kaj aŭgusto 1879). En 1876 li nomumitis sekreta konsilisto.

Politikista kariero[redakti | redakti fonton]

Inter 1873 kaj 1881 Mannsfeld estis deputito ĉe la parlamento de Bohemio kiel reprezentantoj de konstitucifidelaj grandbienposedantoj kaj prezidis inter 1873 kaj 1875 la bohemian landan kulturkonsilion. Inter 1876 kaj 1881 Mannsfeld membris ĉe la viena parlamento (Reichsrat) kie li reprezentadis ĝis 1879 bienposedantojn de Malsupra Aŭstrio, poste ĝismorte la bohemiajn. Ekde 1879 li anis al la frakcio de la liberaluloj (kiun li estris inter majo kaj julio 1881).

En la kabinetoj de Adolf von Auersperg kaj Karl von Stremayr li deĵoris kiel ministro pri agrikulturo (inter majo 1875 kaj aŭgusto 1879). En 1876 li estis nomumita sekreta konsilisto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • A. Cornaro, H. Killian: "Mannsfeld, Hieronymus Graf von". Ĉe: Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950 (ÖBL). volumo 6, Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 1975, ISBN 3-7001-0128-7, p. 58-59