Dobříš (kastelo)
Aspekto
Dobříš | |
kastelo | |
Vido al la kastelo somere
| |
Oficiala nomo: Dobříš | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Příbram |
Municipo | Dobříš |
Historiaj regionoj | Bohemio, Ĉeĥa reĝlando |
Situo | Dobříš |
- koordinatoj | 49° 46′ 54″ N 14° 10′ 44″ O / 49.78167 °N, 14.17889 °O (mapo) |
Stilo | Rokoko |
Nuntempa aspekto | 1745–1765 |
Por publiko | alirebla |
Plej facila aliro | municipo Dobříš |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Proprumanto | Colloredo-Mansfeld ĝis la 2-a mondmilito |
Adreso | Zámek Dobříš Náměstí Svobody Dobříš |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Zámek Dobříš | |
Retpaĝo: www.zamekdobris.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Kastelo Dobříš situas en Ĉeĥio, Mezbohemia regiono, 15 km nordoriente de la distrikta urbo Příbram (35 000 loĝantoj), rande de la samnoma urbeto Dobříš, 50 km sude de la ĉefurbo Prago, kun alloga arbarriĉa ĉirkaŭo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La kastelo estis konstruita en la j. 1745–1765 en stilo de rokoko. Nobela familio Colloredo-Mansfeld posedis la kastelon ĝis la dua mondmilito. En la jaroj 1942–1945 okupis ĝin nazioj, nome reganto de la tiama Protektorato Bohemio kaj Moravio. Poste ĝi estis konfiskita de la ĉeĥoslovaka ŝtato kaj funkciis dum preskaŭ 50 jaroj kiel Hejmo de verkistoj. En 1998 oni redonis la kastelon kaj la francan kaj anglan parkojn en privatan posedon.
Vidindaĵoj kaj praktikaj informoj
[redakti | redakti fonton]- La kastelo estas seninterope alirebla por larĝa publiko inkluzive ekspoziciaĵojn.
- En la kastelo eblas vidi dum unuhora vizito 11 ĉambrojn riĉe ekipitajn en stilo de rokoko kaj klasikismo, malgrandajn muzeojn pri horloĝoj kaj pri historiaj motorcikloj.
- Krom la ĉeĥa la vizitoj estas ĉiĉeronataj ankaŭ en la angla kaj la germana lingvoj.
- La konstruaĵo estas ĉirkaŭita de prizorgata franca parko memoriganta per sia etoso pri la viena Schönbrunn.
- Perbuse la loko estas facile kaj rapide atingebla el la ĉefurbo Prago, tial ĝi estas bona celo por nepostulema duontaga ekskurso.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Dobříš en Vikimedia Komunejo
- Oficiala retpaĝo de la kastelo (en la ĉeĥa, germana, angla rusa)
- Fotografaĵoj kaj praktikaj turismaj informoj en la angla Arkivigite je 2007-12-17 per la retarkivo Wayback Machine