Hilelismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hilelismo estas doktrino inspirita de rabeno Hilelo, samtempulo de Jesuo Kristo. Lazaro Ludoviko Zamenhof adoptis ĝin kadre de sia Hilelismo - propono pri solvo de la hebrea demando, en 1901.

Rezigninte pri la cionisma solvo jam en 1886, Zamenhof tamen restis fidela al sia origina etno, kies sorto en Orienta Eŭropo estis pli kaj pli senespera.

En 1901, sub la pseŭdonimo Unuel ("Unu el la popolo"), kopiita de Akad-Ĥam, la pensulo al kies spirita cionismo Zamenhof antaŭe aliĝis (diverĝe el la politika kaj eĉ armita cionismo de Theodor Herzl kaj Jabotinskij), Zamenhof eldonis siajn tezojn pri la starigo de nova, neŭtrala homa religio, bazita ankaŭ sur nova, neŭtrala homa lingvo. Se la cionismo eluzis la romantikan paradigmon, strebante ke oni parolu pri judo kun la sama respekto kiel pri franco, germano, ruso ktp, Zamenhof pledis, ke oni entute forgesu, kio estas judo, franco, germano, ruso ktp.

Sian proponon li dissendis ruslingve al la "intelektaj" judoj (aŝkenazoj regantaj la rusan), el kiuj pluraj estis ankaŭ Esperantistoj. Hebreoj kaj Tolstojanoj konsistigis fakte la unuajn kernojn de la esperantistaro en la cara imperio.

Renkontante reziston, Zamenhof momente retiriĝis, por reaperi kun la sama projekto kelkajn jarojn poste, sed sub la nomo homaranismo. El tiu unua fazo estas plej rimarkinda la letero al Abram Kofman, al kiu la 28-an de majo 1901 Zamenhof klarigas ke "cento da homoj lernintaj la lingvon herede estas pli gravaj ol milionoj kiuj lernis ĝin pro modo" kaj ke "la lingvo de la plej malgranda popoleto havas vivon multe pli certigatan ol lingvo senpopola". Tial la letero al Kofman estas konsiderata kiel la unua ĝermo de la raŭmismo.


Tiu ĉi artikolo inkluzivas informon el la Enciklopedio de Esperanto.

Aliprojektaj ligiloj

la "Letero al Kofman" en Vikifontaro