Hirokazu Koreeda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hirokazu Koreeda
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1962 (1962-06-06) (61-jaraĝa)
en Tokio
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Ŭaseda
Subskribo Hirokazu Koreeda
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroscenaristofilmmuntisto • filma scenaristo • reĝisoro
TTT
Retejo http://www.kore-eda.com
vdr

Hirokazu KOREEDA (jap. 是枝裕和, KOREEDA Hirokazu; * 6-a de junio 1962 en Kijose, Tokia gubernio, Japanio), ofte literumita Kore-eda, estas japana filmreĝisoro, scenaristo, filmmuntisto kaj filmproduktisto, kiu gajnis multajn internaciajn festivalajn premiojn.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Koreeda unue studis literaturon en la universitato de Ŭaseda ĝis 1987, sed poste aliĝis al sendependa televida produkta entrepreno. Li faris multajn dokumentariojn por televido. Centraj temoj en tiuj dokumentarioj estis memoro, vivo kaj morto.

Lia unua plenlonga filmo Maboroŝi no Hikari gajnis premion ĉe la Festivalo de Venecio en 1995, kaj lia venonta sukcesa filmo Wandafuru Raifu (mirinda mondo) estis readaptita de la usona kinprodukta konzerno 20th Century Fox. La tria plenlonga filmo de Koreeda Distanco (ディスタンス)estis en konkurado ĉe la Festivalo de Cannes de 2001.

Por la filmo Kaibutsu li en majo 2023 la sepan fojon ricevis inviton konkuri pri la Ora Palmo, la ĉefa premio de la Festivalo de Cannes.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. premioj de Hirokazu Koreeda en la retejo imdb.com, laste alirita la 18-an de majo 2023.
  2. la ĉefaktoroj de la filmo Kaibutsu kun Hirokazu Koreeda la 18-an de majo 2023 sur la ruĝa tapiŝo de la Festivalo de Cannes

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]