Historio de la bolivia fervojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interaktiva mapo de la bolivia fervojo (2014)
Reto de bolivia fervojo, 1890-2010 (en km)

La Historio de la bolivia fervojo komenciĝis en 1870 post preskaŭ tri jardekoj de fiaskintaj provoj por konstrui fervojojn klopodante integrigi la landon, kaj estas asociitaj en sia origino al la disvolviĝo de minado. La ekspluatado de salpetro en Antofagasta vidis la konstruon de la unuaj fervojaj linioj en Bolivio. Tamen, La minado de arĝento antaŭenigis la konstruon de fervojo de pacifika marbordo ĝis Altiplano dum la 19-a jarcento. Iom poste, komence de la 20-a jarcento, minado de stano donis novan impulson al la progreso de fervojo, formante tion, kio nun estas konata kiel la Anda aŭ okcidenta reto. La orienta reto, aliflanke, disvolviĝis inter 1940 kaj 1960 kaj estis financita kontraŭ interŝanĝo de petrolo tra interkonsentoj kun Argentino kaj Brazilo. Bolivio estante lando sen maraliro, fervojoj ludis ŝlosilan rolon kaj la historio de ĝia fervojo estas tiu de la klopodoj de la lando alveni unue al havenoj de Pacifiko kaj poste al tiuj de Atlantiko.

Kvin fazoj povas esti distingitaj en la historio de la bolivia fervojo:

  1. La unua, inter 1870 kaj 1900, koincidis kun la kresko de la minado de arĝento, kiam minejaj kompanioj entreprenis ekonomie sendependan konstruadon de malgrandaj vojoj por vagonoj kaj komencis la konstruon de fervojoj, la prezidanto Aniceto Arce estante la motoro de ĝia disvolviĝo.
  2. La dua, inter 1900 kaj 1930. Tio estis la periodo de plej granda ekspansio dum kiu estis faritaj konektoj kun Peruo kaj Argentino, krom komenco de branĉoj de interkonekto inter la ĉefaj urboj de la altiplano kaj la valoj. Estas periodo dum kiu konstruiĝis kio poste estos konata kiel la Okcidenta reto surbaze de novaj investoj plejparte kovritaj de eksterlanda ŝuldo.
  3. La tria, inter 1930 kaj 1964. Unue ĝi karakteriziĝis per sendependa funkciado de eksterlandaj fervojoj, de minejaj kompanioj aŭ de ŝtataj linioj. En ĉi tiu periodo (1940) ŝtata politiko donis prioritaton al vojoj super fervojoj. Tamen, fervojoj estis konstruitaj al Argentino kaj Brazilo kaj ĝi formis tion, kion oni nomis la orienta reto.
  4. La kvara, inter 1964 kaj 1996, inkluzivis la naciigon de la fervojoj, la kreon de la "Empresa Nacional de Ferrocarriles del Estado" (ENFE) en 1964 kaj ĝiaj postaj klopodoj por ludi rolon en la landa disvolviĝo.
  5. La kvina, inter 1997 kaj 2013, inkluzivis privatigon de fervojoj tra la procezo de kapitaligo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]