Hollóháza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Hollóháza estas vilaĝo (fama pri porcelano) en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Sátoraljaújhely. La loknomo signifas hungare: domo de korvo.

Aerfoto pri Hollóháza
Katolika preĝejo en Hollóháza

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Hollóháza situas en valo, laŭ la slovaka landlimo, laŭ traira flankovojo. Pálháza troviĝas 12, Gönc 21, Sátoraljaújhely 30, Miskolc 100 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1270, apartenanta al fortikaĵo de Füzér. En la 17-a jarcento la vilaĝo senhomiĝis pro la konstantaj militadoj. En 1777 vitrofarejo ekfunkciis, kiu produktas ekde 1831 ŝtonajn ujojn, ekde 1956 porcelanojn. Post Traktato de Trianon la vilaĝo trovis sin apud la nova limo de Ĉeĥoslovakio. Fine de la socialismo Endre Szász faris tie artajn porcelanojn. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la kontrolado ĉesis ĉe la limo. Vilaĝservo estas poŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]