Holstentor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vidaĵo de Holstentor de okcidente (kamparflanko) direkto urbocentren. Maldekstre la ĝemelturoj de la Maria-Preĝejo. Dekstre kla turo de la Petro-Preĝejo, antaŭe la historiaj salostokejoj.
Urba flanko de Holstentor en 2009
Vidaĵo de Holstentor de sur la Petro-Preĝejo
Holstentor en la jaro 1961

La pordegodomo Holstentor („Holstinio-Pordego“) estas urbopordego, kiu limigas la historian urbocentron de la hansourbo Lübeck kontraŭ la okcidenton. Pro ĝia alta fameco ĝi nun validas kiel rekonilo de la urbo. La malfrugotika konstruaĵo apartenas al la postrestaĵoj de la fortikigaj instalaĵoj de Lübeck. Ĝi estas krom la pordego Burgtor la ununura konserviĝinta urbopordego de Lübeck.

Eksteraĵo[redakti | redakti fonton]

Holstentor konsistas el suda turo, norda turo kaj meza konstruaĵo. Ĝi havas kvar etaĝojn, je kio teretaĝo en la meza konstruaĵo mankas, ĉar ĉi tie troviĝas la trairejo (do proprasence la pordego). La flanko montranta okcidenten (eksterurben) nomiĝas kamparflanko; la flanko montranta enurben estas la urba flanko.

Vidate de la urba flanko la du turoj ŝajnigas konstruan unuecon. Je la kampara flanko ili estas pli klare konturitaj unu disde la alia. La du turoj ĉi tie antaŭstaras duoncirkloforme kaj situas ĉe la plej distanca punkto de sia radiuso 3,5 metrojn antaŭ la mezkonstruaĵo. La du turojn tegmentas po konusforma kasko; la mezkonstruaĵo havas gablon.

La trapasejo kaj la enskribaĵoj[redakti | redakti fonton]

La trapasejo havis kontraŭ la kamparflanko du pordegoklapojn, kiuj ne konserviĝis. „Falkrado“ estis muntita nur en 1934 kaj ne konvenas kun la originaj sekurigaj instalaĵoj. Je ĉi tiu loko troviĝis falkrado, kies ferstangoj unuope kaj ne kiel tuto estis desuprigeblaj. Tio ebligis mallevi ĉiujn stangojn escepte unu aŭ du kaj tiam atendi, por ebligi al la propraj soldatoj trapason aŭ bari per plimallarĝigo la entrudiĝon de malamikaj rajdosoldatoj aŭ veturiloj je malgranda batalelspezo. Super la trapasejo staras sur la urba same kiel sur la kampara flanko po enskribaĵo.

Sur la urba flanko la enskribaĵo tekstas S.P.Q.L., kadrigita de la jarnombroj 1477 kaj 1871; la unua estis la supozita dato de la konstruo (la ĝusta dato tamen estas, kiel oni intertempe eksciis, 1478), la lasta estas la dato de la riparado same kiel de la fondado de la Germana Regno. Tiu ĉi enskribo sekvis la modelon de la romia S.P.Q.R. (latine Senatus populusque Romanus – senato kaj popolo de Romo) kaj signifas Senatus populusque Lubecensis, do senato kaj popolo de Lübeck. Ĝi tamen devenas nur el 1871.

Enskribaĵo ĉe la kamparflanko: CONCORDIA DOMI FORIS PAX

Antaŭe ĉiloke ne ekzistis enskribaĵo. Ĝi ne estus estinta malmulte senchava, ĉar la vidon sur la malsuprajn partojn de Holstentor baris altaj muroj.

Alia enskribaĵo troviĝas kamparflanke kaj tekstas Concordia domi foris pax („Konkordo ene, paco ekstere“). Ankau ĉi tiu skribaĵo devenas el 1871 kaj estas mallongigita formo de la enskribaĵo, kiu antaŭe staris sur la (ne plu konserviĝinta) antaŭpordego: Concordia domi et foris pax sane res est omnium pulcherrima („Konkordo ene kaj paco ekstere fakte estas plej bonaj por ĉiuj“.

Fortikigoj de la kamparflanko[redakti | redakti fonton]

Laŭ funkcioj la kampara kaj la urba flanko estas tre malsame formitaj. Dum kiam la urba flanko abundas je fenestroj, tia ekipaĵo kamparflanke estus malkonvena koncerne la atentendan batalsituacion. Kamparflanken do montras nur malmultaj malgrandaj fenestroj. Krom tio la masonaĵo estas traigita per pafofendoj. Ankaŭ la mura dikeco estas pli masiva kampar- ol urboflanken: 3,5 metrojn kompare kun malpli ol 1 metro. La konsiderado je la konstruo eble estus, ke oni dum urĝokazo povas rapide detrui la pordegon ekde la urboflanko, por ke malamiko ne povu uzi ĝin post konkero kiel remparon.

Kamparflanken montras la pafofendoj same kiel la malfermaĵoj de la pafilegkameroj. En ĉiu turo troviĝis en la teretaĝo same kiel en la unua kaj dua supraj etaĝoj po tri pafilegkameroj. Tiuj ĉi ne konserviĝis en la teretaĝo. Ĉar la konstruaĵo dumpase de la jarcentoj sinkis grunden, ili lokas intertempe 50 centimetrojn sub la ternivelo kaj eĉ malsupre de la nova planko. En la unua supra etaĝo ekzistas aldone al la menciitaj kameroj aliaj du pafofendoj por pli malgrandaj pafilegoj, kiuj situis super kaj inter la tri nomitaj kameroj. Pli malgrandaj malfermaĵoj ankaŭ estas en la tria supra etaĝo, kies muron traas fendoj por manpulvopafiloj, celantaj antaŭen kaj malsupren.

La mezkonstruaĵo ne havas pafofendojn. La fenestroj situantaj super la trapasejo estis konstruita kun la celo, surverŝi entrudiĝan malamikon per varmega peĉo aŭ bolanta akvo.

Ornamaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej okulfrapaj ornamaĵo ne surmetitaj laŭ praktika vidpunkto estas la du terakotobendoj, kiuj ĉirkaŭiras la tutan konstruaĵon. Tiuj ĉi konsistas el unuopaj platoj, kies plej multaj estas kvadrataj kaj havas eĝolongecon de 55 centimetroj. Sur la platoj videblas po unu el tri ornamaĵoj: aranĝo de kvar blazoniridoj, simetria kadro kaj prezentaĵo de kvar kardfolioj. Ne ekzistas ekkonebla viciĝo de ĉi tiuj kontinue sinripetaj simboloj, tamen ĉiam post ok platoj sekvas alie fasonita plato. Tiu ĉi havas la formon de blazonŝildo kaj montras aŭ la blazonaglon de Lübeck aŭ stiligitan arbon. Tiujn ĉi ŝildojn kadras du viraj figuroj, figurantaj kiel blazonportantoj.

La terakotobendoj estis rekonstruataj dum la riparlaboroj inter 1865 kaj 1870. Nur tri el la originaj platoj restis kiel nunaj muzeaj ekzempleroj. La novaj platoj redonas proksimume la iamajn motivojn, kvankam oni permesis al si dum la riparado multan liberecon. Ekzemple la origina motivo je la formado de la blazonaglo tute ne precize redonita.

La gablo ankaŭ ne estis formita laŭ la origino; jen tamen la riparistoj ne kulpas, ĉar en la 19-a jarcento la gablo jam delonge ne plu estis konserviĝinta kaj ĝia origina aspekto estis nekonata. Malnova bildo sur la retablo de la fortikaĵo-monaĥejo de Lübeck montras Holstinio-Pordegon kun kvin gabloturoj; ĉar en tiu ĉi bildo Holstentor tamen staras enmeze de fantazia pejzaĝo el montoj kaj arbaroj, la fidindeco estas pridisputata. Nun sur la gablo staras tri turoj, videblaj tamen nur de la urboflanko.

La interno[redakti | redakti fonton]

Reproduktita pafilego en Holstentor

La enaj ĉambroj de la turoj estas egale formitaj. Teretaĝo kaj unua supra etaĝo havas la plej altajn plafonojn, dum kiam la superaj etaĝoj estas klare pli malaltaj. Du malvastaj helikoŝtuparoj ŝraŭbiĝas supren, fakte pokaze inter la mezkonstruaĵo kaj la alliga turo. Pasejoj ligas en ĉiu etaĝo la ĉambron de la mezkonstruaĵo kun la samnivelaj ĉambroj de la turoj. Nun en la norda turo la plafono de la dua supra etaĝo estas malkonstruita, tiel ke dua kaj tria supra etaĝo tie konsistigas unu komunan ĉambron. Tiu ĉi transkonstruo okazis en 1934 kaj ne konformas kun la origina plano.

Antaŭ la pafofendoj lokas la pafilegkameroj. En la dua supra etaĝo ankoraŭ nun troviĝas pafilegoj en la kamero, kopiaĵoj, kiujn oni tamen poste starigis tien. Super la pafilegkameroj troviĝas hokoj, de kiuj ĉenoj estis ligitaj kun la pafilegoj, kiuj devis risortigi la retropuŝon. La supraj pafilegkameroj de la unua supra etaĝoj estis atingeblaj nur trans ŝtupetaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La riĉa kaj bonstata hansourbo Lübeck sin vidis dumpase de la jarcentoj devigata, sin protekti per pli kaj pli fortikaj muroj kaj fortikaĵoj kontraŭ de-eksteraj minacoj. Je tio tri urbopordegoj ebligis la aliron al la urbo, el kiu postrestis nur du, nome Burgtor en la nordo kaj Holstentor en la okcidento. La orienton protektis la retenita rivero Wakenitz. Tie malpli granda pordego kondukis en aŭ el la urbon.

Tiuj ĉi urbopordegoj komence estis unuopaj pordegoj kaj estis pli kaj pli fortikigataj, tiel ke finfine de ĉiuj pordegoj ekzistis ekstera, meza kaj interna pordego. Nun ankoraŭ nur fragmentoj de la iamaj pordegoj konserviĝis. La nun konata Burgtor estas la iama interna Burgtor, dum kiam meza kaj ekstera Burgtor ne plu ekzistas. La nuna Holstentor estas la iama meza Holstentor; krom tio ekzistis (pli aĝa) interna Holstentor, ekstera Holstentor kaj kvara pordego, nomata dua ekstera Holstentor. La historio de Holstentor do estas envere historio de kvar pordegoj situantaj unu post la alia, kvankam nur unu el ĉi tiuj konserviĝis.

La nomoj de la unuopaj pordegoj kompreneble ŝanĝiĝis per la apero kaj malapero de la komponantoj. La meza Holstentor iam estis ekstera Holstentor, antaŭ ol oni konstruis la du transajn pordegojn. Ankaŭ nun oni trovas sufiĉan konfuzon je la nomoj, se oni entrepenas historiajn retrovidojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

53.866310.6796