Hominina

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La hominenoj (Hominina) estas subtribo de homedaj primatoj karakterizitaj per la stara sinteno kaj la dupieda piedirado. Antaŭe ili estis konsiderataj kiel familio (Hominidae), kaj aktuale kiel subtribo (Hominina), de kiu aktuale survivas nur Homo sapiens. Se oni akceptas Orrorin tugenensis kaj Sahelanthropus tchadensis kiel hominenoj, tiuj povus esti datitaj el ĉirkaŭ 6 milionoj da jaroj, kaj estus inter antaŭ 6 kaj 7 milionoj da jaroj kiam devis ekzisti la komuna praulo inter la ĉimpanzo kaj la homo.

Temas pri primatoj adaptitaj al vivo sugrunda, al stara piedirado en dupieda sinteno, kun kranio same vertikaligita. La piedoj jam ne estas premkapablaj diference de la cetero de la primatoj, ĉar la unua fingro estas pli fortika kaj restas liniigita kun la kvar ceteraj. La manoj havas disvolvigitan dikfingron kaj estas pli konvenaj por manipuli objektojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mann, Alan kaj Mark Weiss 1996: "Hominoid Phylogeny and Taxonomy: a consideration of the molecular and Fossil Evidence in an Historical Perspective." Molecular Phylogenetics and Evolution 5(1): 169-181.
  • SPOTORNO AE. 2014b. Capítulo 15 "Genética y Evolución". p. 215 en S. Berríos (eld.), "Genética Humana¨. 2014. Ed. Mediterráneo, Santiago de Chile