Saltu al enhavo

Hormilleja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hormilleja
municipality of La Rioja (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26223
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 131  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 27′ N, 2° 44′ U (mapo)42.455555555556-2.7308333333333Koordinatoj: 42° 27′ N, 2° 44′ U (mapo) [+]
Alto 491 m [+]
Areo 7 km² ( 700 ha) [+]
Hormilleja (Provinco Rioĥo)
Hormilleja (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Hormilleja
Hormilleja (Hispanio)
Hormilleja (Hispanio)
DEC
Situo de Hormilleja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hormilleja [+]
vdr

Hormilleja [ormiLJEĥa] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en la nordokcidento de la regiono. La loknomo Hormilleja estas etimologie komprenebla kiel diminutivo de la apuda Hormilla.

La municipa teritorio de Hormilleja, en la nordokcidento de la regiono.
La preĝejo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Tiu municipo estas en la Supra Rioĥo ĉe la kunfluejo de la riveroj Najerilla kaj Tuerto. Limas norde kaj nordokcidente kun San Asensio, oriente kun Somalo, kaj sude kaj okcidente kun Nájera. Plej proksima loĝloko estas Uruñuela sed separita per la rivero Najerilla kiu malhelpas bonan kontakton ŝosee. Tial ĝi estas loĝloko kun komunikvojo laŭ la regiona ŝoseo LR-208 kun San Asensio norde kaj kun Nájera sude kaj la nacia aŭtoŝoseo N-120 (orient-okcidente). Ĝi estas je 494 metroj super marnivelo.

Estas restaĵoj de antaŭromiaj kaj romiaj epokoj. En la frua Mezepoko la loko nomiĝis Formelleia. El la 13-a jarcento la tiam nomita Ormillexa moviĝas al sia aktuala loko. La domoj kaj la tombejo estis borde de la rivero Tuerto.

La municipo apartenis al la senjorlando de la Monaĥinejo de Cañas, kaj la urbestro estis elektita de la monaĥinoj de tiu konvento. En la 18-a jarcento ĝi formis parton de la Junta de Valpierre, apartenanta al la partio de Santo Domingo de la Calzada.

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1950-aj jaroj oni malaltiĝis el 384 loĝantoj ĝis la nunaj 141.

La bazo de la ekonomio estas agrikulturo, kaj ĉefe vinproduktado, sekvita de tritiko kaj hordeo, krom la fruktoĝardenoj. Proksimeco al Nájera helpas ĉiutagan veturadon de lokanoj labori tien.

La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo, blazondomo, popola arkitekturo, arkeologiaj kuŝejoj ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]