Hostal de Ipiés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hostal de Ipiés
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 26′ N, 0° 24′ U (mapo)42.438677-0.39523199999999Koordinatoj: 42° 26′ N, 0° 24′ U (mapo) [+]
Hostal de Ipiés (Provinco Ŭesko)
Hostal de Ipiés (Provinco Ŭesko)
DEC
Hostal de Ipiés
Hostal de Ipiés
Situo de Hostal de Ipiés
Hostal de Ipiés (Hispanio)
Hostal de Ipiés (Hispanio)
DEC
Hostal de Ipiés
Hostal de Ipiés
Situo de Hostal de Ipiés

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hostal de Ipiés [+]
vdr

Hostal de Ipiés [osTAL dejPIES] estas loĝloko de la municipo Sabiñánigo de Hispanio​, en la sudo de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo mem) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Fakte ĝi estas unu el pli ol 50 loĝlokoj de Sabiñánigo, kiu estas la municipo kiu enhavas pli da loĝlokoj en la provinco.

La loĝloko Hostal de Ipiés (765 msm) mem estas en la suda valo inter Sabiñánigo kaj Guarguera sur vojnodo kun la nacia ŝoseo N-330, proksime de la loĝlokoj . La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun deklivaj ardezaj tegmentoj, kaj tre tipaj konustrunkaj kamenoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko prosperis pri transmigra brutobredado. Fine de la 19-a jarcento oni ekkonstruis fervojon konektantan Zaragozon kun Francio tra Canfranc, kiu revivigis la lokon, sed poste la loĝantaro malaltiĝis pro alurba migrado kaj malalta naskindico.

Dum la Hispana Enlanda Milito, Hostal de Ipiés suferis pro operacoj de la batalo de Sabiñánigo —inter septembro kaj novembro de 1937—. Pli forta respublika truparo konkeris lokojn, sed ne la celitan ĉefurbon Sabiñánigo, dum totalaj homperdoj estis preskaŭ 6 000 (pli inter frankistoj).

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado kaj en la areo ĉefe pro la milito, kaj ĉe Hostal de Ipiés oni malaltiĝis el 141 loĝantoj en 1960 ĝis nunaj 35 loĝantoj (2019).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia enspezofonto tradicie estis malgrandaj agrikulturo kaj brutobredado, kio pluas ĉi tie male al aliaj apudaj lokoj, sed lastatempe la komarko turnis sin ankaŭ al kreskanta turismo ligita al la pirenea akso (valoj de Tena kaj de Aragón) kaj al la proksimeco al Sabiñánigo. Ĉefaj vidindaĵoj estas ponto, muelejo, tipa arkitekturo, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [http:// Oficiala retejo]