Hoyocasero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hoyocasero
municipo en Hispanio

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 05123
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 328  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 24′ N, 4° 59′ U (mapo)40.398888888889-4.9758333333333Koordinatoj: 40° 24′ N, 4° 59′ U (mapo) [+]
Alto 1 349 m [+]
Areo 52 km² (5 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hoyocasero (Provinco Avilo)
Hoyocasero (Provinco Avilo)
DEC
Hoyocasero
Hoyocasero
Situo de Hoyocasero
Hoyocasero (Hispanio)
Hoyocasero (Hispanio)
DEC
Hoyocasero
Hoyocasero
Situo de Hoyocasero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hoyocasero [+]
vdr

Hoyocasero [oĝokaSEro] estas municipo en la sudcentro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Alberĉe kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo Hoyocasero estas komprenebla etimologie kiel Domtruo.

Hoyocasero en la provinco Avilo.
Sonorilturo.
Hoyocasero, kaj Sierra de Gredos fone (2019).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 52,48 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 278 loĝantojn (plie somere). Ĝi perdis 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 58 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Cepeda la Mora, Navalacruz, Navaquesera, San Martín del Pimpollar, Navalosa, San Martín del Pimpollar kaj Villarejo del Valle. Tra la teritorio fluas la rivero Alberĉe. Ĉefa natura trajto estas natura pinaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

El prahistoria epoko estas en Praíllo de los Mijares ŝtona "altaro" kun 6 ĉizitaj ŝtupoj el la Ferepoko, simila al tiu de la Castro de Ulaca de Solosancho. Estas ankaŭ tomboj el tiu epoko.

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. La plej frua mencio de Hoyocasero (tiam Oyó-quesero) temas pri bataleto en 1090 kadre de la lukto inter la maŭra reĝo de Badajoz, Mutaŭakkil kaj Alfonso la 6-a por la kontrolo de Toledo post la morto de Al-Mamun en 1076. El la Mezepoko ĝis 1795 ĉiuj loĝlokoj de la areo dependis de la Monaĥejo de Burgohondo.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]