Hrtkovci

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hrtkovci, serbe Хртковци, hungare Herkóca estas granda vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Ruma.

Loko de la municipo en Serbio
Mapo pri municipo Ruma
Romkatoloka preĝejo de Hrtkovci

Bazaj informoj

Geografio

Hrtkovci situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Savo laŭ ĉefvojo. Ruma troviĝas 16 km.

Historio

Dum fino de la mezepoko la regiono estis sub turka kontrolo, poste ĝi apartenis al limgarda zono de Habsburgoj. Ĝis fino de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, fine al Serbio. En la 1970-aj jaroj vivis tie 1500 kroatoj, po 700 hungaroj kaj serboj,180 jugoslavianoj kaj grupo da slovakoj. Precipe en 1992 etnika purigado okazis. Tiutempe la vilaĝo havis nomon Srbislavci. En 2002 loĝis en Hrtkovci 2396 serboj (70 %), 310 hungaroj (9 %), 256 kroatoj, 67 jugoslavianoj, 28 ciganoj, 5 slovakoj kaj aliaj.

Vidindaĵoj

  • serba ortodoksa preĝejo
  • romkatolika preĝejo

Vidu ankaŭ

Fontoj

Serba ortodoksa preĝejo de Hrtkovci