Hu Guopeng

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hu Guopeng ankaŭ kiel Ardo (Esperanta nomo) ĉine:胡国鹏 (n. 1963) estas ĉina esperantisto. Iam li estis kiel soldato en la Ĉina popola liberiga armeo, poste li fariĝis oficisto en registara institucio en Jingchuan-Gubernio.

Hu Guopeng
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1963 (1963-10-16) (60-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li eklernis Esperanton en la jaro 1980, en 1983 li organizis kursojn kaj eldonis mimegrafian gazeton La verda stelo en sia hejmloko, post lia soldatiĝo li gvidis kurson de Esperanto por soldatoj. En 1989 li fondis esperantan asocion de esperantistoj en sia hejmloko, multfoje li partoprenis la esperantajn aktivadojn en la tuta Ĉinio.

Li estas verkema esperantisto, precipe en la Esperanta poezio; li kaj aliaj provis verki poemojn en la formo Ĉinesko, kaj eldonis seriajn verkarojn de Ĉinesko. Ankaŭ aperis liaj tradukoj el la tradicia poemo.