Saltu al enhavo

Huajho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Huai)
Huajho
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 110 km
Fluo
Geografio
Landoj Ĉinio
Regionoj Anhujo
Map
vdr

La rivero Huai (jen angle, ĉine 淮河, pinjine: Huái Hé), iam latinigite Hŭai,[mankas fonto] en Esperanto Huajho,[1] estas grava rivero en Ĉinio. Ĝi fluas mezvoje inter la Flava Rivero kaj la Jangzio,[2] nome la du plej grandaj riveroj en Ĉinio, kaj kiel ili fluas el okcidento orienten. Historie dreninte rekte en la Flava Maro, la inundoj ŝanĝis la fluejon de la rivero tiel ke ĝi estas nune grava alfluanto de Jangzio. La Huai estas notinde suferanta pro inundoj.

La linio Huai-Kinlinga Montaro estas ĝenerale konsiderata kiel la geografia dividilo inter Norda kaj Suda Ĉinio. Tiu linio estas proksima al la konturlinio de 0 °C en januaro kaj de 800 mm de pluvo en Ĉinio. Ĝi montras ankaŭ la limon establitan en 1142 pere de la Traktato de Ŝaoŝing inter la Dinastio Jin en Norda Ĉinio kaj la Suda Song en Suda Ĉinio.

La rivero Huai estas 1110 km longa kun akvokolekta areo de 270 000 km².[2]

  1. "Huajho" laŭ la ĝis nun sola esperantlingva atlaso, la poŝatlaso de la mondo de 1971, ĉi-tie la vasta dupaĝa mapo 23 pri orienta Azio, kun Ĉinio centre.
  2. 2,0 2,1 "Huai River". Encyclopædia Britannica. 2014. Alirita la 31-an de oktobro 2014. [1]