El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hudja (ukraine Гудя, hungare Gődényháza) estas malgranda ne memstara vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Vinohradiv en municipo Tekovo.
La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1262 en formoj "Gewden" kaj "Thornatelek". Pli frue en 1241 la tataroj detruis ĝin. La posedantoj longe estis familio Gödényházi aŭ laŭ malnova ortografio Gewdengázi. En 1910 vivis en Gödényháza 846 homoj, (766 hungaroj kaj 75 rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon Gödényháza apartenis al Hungara reĝlando, al Ugocsa, al distrikto de Halmi, poste al Ĉeĥoslovakio, dume rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 Hudja apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.