Huerta de Arriba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Huerta de Arriba
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09614
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 125  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 7′ N, 3° 5′ U (mapo)42.116111111111-3.0819444444444Koordinatoj: 42° 7′ N, 3° 5′ U (mapo) [+]
Alto 1 205 m [+]
Areo 33 km² (3 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Huerta de Arriba (Provinco Burgoso)
Huerta de Arriba (Provinco Burgoso)
DEC
Huerta de Arriba
Huerta de Arriba
Situo de Huerta de Arriba
Huerta de Arriba (Hispanio)
Huerta de Arriba (Hispanio)
DEC
Huerta de Arriba
Huerta de Arriba
Situo de Huerta de Arriba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huerta de Arriba [+]
vdr

Huerta de Arriba [ŬERta deaRIba] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda lime kun la sudokcidento de Rioĥo. La loknomo Huerta de Arriba signifas Fruktoĝardenon de Supro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 33,18 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 128 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 73 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de romia ŝoseo.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Estas dokumentita la prahistoria loĝado.​ La unuaj mencioj datas de la periodo de reloĝigo de komenco de la 10-a jarcento, laŭ dokumentoj de la monaĥejoj de San Millán de la Cogolla kaj de San Pedro de Arlanza.

La tradicia prospero de la loĝloko rilatis al la transmigra brutobredado de ŝafoj, kio ekde 1273 ĝuis protekton de la institucio Honrado Concejo de la Mesta.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.

Inter por mediaj aktivecoj menciindas en Huerta de Arriba ekde 2015 la Projekto Monachus por reenkonduko de la monaĥvulturo en la montara areo de la Iberia Sistemo.​

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]