Hugh Laurie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugh Laurie
Persona informo
Naskonomo James Hugh Calum Laurie
Naskiĝo 11-an de junio 1959 (1959-06-11) (64-jaraĝa)
en Blackbird Leys, Oksfordo,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Belsize Park • Holivudaj Montetoj vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Draka Lernejo • Eton College • Kolegio Selwyn vd
Familio
Patro Ran Laurie vd
Patrino Patricia Laidlaw vd
Gefratoj Charles Alexander Lyon Mundell Laurie vd
Edz(in)o Jo Green vd
Infanoj Charles Archibald Laurie • William Albert Laurie • Rebecca Augusta Laurie vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • aktorokomikistopianisto • voĉaktoro • verkistomuzikistofilmreĝisoro • romanisto • scenaristokantaŭtorokantisto • televida reĝisoro • remisto • filmproduktoro vd
Aktiva dum 1981– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James Hugh Calum LAURIE ([d͡ʒeɪmz ˌhjuː ˈlɒri], Esperantigite Ĝejmz Hju Kalum Lori), OBE (naskiĝis la 11-an de junio 1959) estas angla aktoro, humuristo, verkisto kaj muzikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Laurie estis infano en Oksfordo. Post sia maturekzameno li lernis en Universitato de Cambridge, kie li studis antropologion kaj arĥeologion. Ĉi tie li aliĝis al la universitata aktortrupo nomita Cambridge Footlights, kiu signis al multaj britaj aktoroj saltotabulon al la famo. En la jaro 1980 en Edinburgh, dum la Festivalo Fringe interkonatiĝis kun Stephen Fry, kun kiu poste (1986-1995) ĉe BBC en komediserio A Bit of Fry and Laurie ili faris sukcesan paron. En 26 partoj de tiu serio Laurie kunlaboris ankaŭ kiel filmscenaristo.

Hugh Laurie aktoras ĉefe en multaj komediserioj, kaj tiuj roloj famigis lin ĉefe (ekz. La Nigra Vipero). Krom tiuj li rolis ankaŭ en artfilmoj, inter aliaj en komedioj: Jarfinaj tondroj (1992), 101 Dalmathundoj (1996), Eble bebo (2000). Lia plej konata filmo kreiĝis el la infanlibro, tio estas la filmo Stuart Little (1999).

Li ĉefrolis Doktoron House en la usona hospitalserio House de 2004 ĝis 2012, pro kiu en la jaro 2005 li estis proponita por Emmy-premio. En 2006 kaj en 2007 li gajnis Golden Globe-premion. En 2008 pro la sama li estis „nur” proponita. Krom la filmroloj li ludas multajn muzikinstrumentojn, kaj de la fino 2006 li ludas pianon en la aktora muzikgrupo Band from TV.

En la Novjara Listo de honoroj de 2007 li ricevis britan ŝtathonoron OBE (Officer of the Order of the British Empire) pro siaj servoj al dramo.

Laurie edziĝis kun Jo Green en 1989, kaj ili havas tri infanojn, Bill, Charlie kaj Rebecca.

Remado[redakti | redakti fonton]

Laurie, kies patro Ran Laurie estis Olimpia remĉampiono de 1948, en sia junaĝo remis. En 1977 li gajnis britan junulan titolon kaj en 1980 li partoprenis en La boata kurumo kiel kembriĝano. Ili estis venkitaj de Oksfordo.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]