Sense and Sensibility (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sense and Sensibility
filmo
Originala titolo Sense and Sensibility
Originala lingvo angla lingvo • franca lingvo
Kina aperdato 1995, 7 mar. 1996
Ĝenro filma dramo, amafera filmo, komedia filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Michael Coulter
Reĝisoro(j) Ang Lee
Produktisto(j) Lindsay Doran • Sydney Pollack • James Schamus
Scenaro Emma Thompson
Filmita en Devon • Salisbury • South Somerset • Greenwich
Loko de rakonto AnglioDevonLondono
Muziko de Patrick Doyle
Rolantoj Emma Thompson • Alan Rickman • Kate Winslet • Hugh Grant • Gemma Jones • Tom Wilkinson • Greg Wise • Elizabeth Spriggs • Robert Hardy • Imelda Staunton • Hugh Laurie • Harriet Walter • Imogen Stubbs • James Fleet • Oliver Ford Davies • Myriam Francois-Cerrah • Richard Lumsden
Produktinta firmao Columbia Pictures
Honorigoj Ora Urso • Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro • National Board of Review: Top Ten Films • National Board of Review Award for Best Film
IMDb
vdr

Sense and Sensibility estas historia drama filmo de 1995 reĝisorita de Ang Lee kaj bazita sur la samnoma romano de 1811 de Jane Austen. Emma Thompson verkis la scenaron kaj stelulis kiel Elinor Dashwood, dum Kate Winslet ludis la rolon de la pli juna fratino de Elinor nome Marianne. La historio sekvas la fratinojn Dashwood, membroj de mezalta angla nobelaro, dum ili devas fronti cirkonstancoj de subita dekadenco. Ili devas serĉi la financan sekurecon tra geedzecoj. Hugh Grant kaj Alan Rickman ludas la rolojn de siaj respektivaj amantoj. La filmo estis elsendita la 13an de Decembro, 1995, en Usono.

Produktoro Lindsay Doran, delonge admiranto de la romano de Austen, dungis Thompson por verki la scenaron. Ŝi pasigis kvin jarojn skizante nombrajn reviziojn, kontinue laborante la scenaron inter la laboro por aliaj filmoj same kiel en la produktorado de la filmo mem. La studioj estis maltrankvilaj ĉar Thompson – por la unua fojo scenaristo – estos la listigita verkisto, sed Columbia Pictures akceptis distribui la filmon. Kvankam dekomence oni intencis havi alian aktorinon por ludi la rolon de Elinor, Thompson estis konvinkita ekpreni la rolon.

La scenaro de Thompson trogis la riĉecon de la familio Dashwood por kredindigi la malriĉon de iliaj lastaj scenoj por nuntempa publiko. Estis ŝanĝitaj ankaŭ la trajtoj de la masklaj roluloj por fari ilin allogaj al nuntempa publiko. La diferencaj karakteroj de Elinor kaj Marianne estis emfazitaj tra bildoj kaj inventitaj scenoj. Lee estis elektita kiel reĝisoro, kaj pro sia laboro en la filmo de 1993 nome The Wedding Banquet kaj ĉar Doran kredis, ke li helpos la filmon esti alloga al pli ampleksa publiko. Lee ricevis buĝeto de 16 milionoj da usonaj dolaroj.

La filmo estis komerca sukceso, enspezigis 135 milionojn da dolaroj tutmonde, kaj ricevis rimarkindajn pozitivajn rezencojn post la elsendo kaj ricevis multajn premiojn kaj honorojn, inter kiuj tri premioj kaj dekunu nomumojn en la premioj BAFTA de 1995. Ĝi ricevis sep nomumojn al Oskar-premioj, kiel al la Plej Bonkvalita Filmo kaj al la Plej Bonkvalita Aktorino. Thompson ricevis la premion por la Plej Bonkvalita Adaptita Scenaro, iĝante la nura persono kiu ricevis Oskar-honoron kaj pro aktorado kaj pro scenaro. Sense and Sensibility kontribuis al reapero en populareco por la verkoj de Austen, kaj kondukis al multaj pliaj produktoraĵoj en similaj genroj. Ĝi plue estas agniskita kiel unu el la plej Bonkvalita Adaptoj de Austen el ĉiuj tempoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Flavin 2004, p. 42.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]