Huyng Ba Duong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Huyng Ba Duong
Personaj informoj
Naskiĝo 5-an de marto 1910 (1910-03-05) (109-jara)
Ŝtataneco Vjetnamio
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto
v  d  r
Information icon.svg

HUYNG BA DUONG (5-a de marto 1910 en Hue – ?) estis vjetnama poŝtoficisto, kiu verkis la unuan Esperanto-lernolibron kaj -vortaron por vjetnamoj.

Huyng estis aktiva propagandisto en la tiama Hindoĉinujo, precipe en la iama franca protektorato Annamo, nuna centra Vjetnamio, instruisto de Esperanta kurso per la vjetnama lingvo, kaj de perkoresponda kurso en vjetnamaj gazetoj. Li verkis lernolibron por vjetnam-lingvanoj, kiu enhavas la unuan vortaron Esperanto-vjetnama (Hanoi 1932).

Noto pri la nomo[redakti | redakti fonton]

Kvankam lia nomo estas literumita kiel "Huyng Ba Duong" en la Enciklopedio de Esperanto (EdE), p. 385 (ĉu eble laŭ franca transskribo?), la ĝusta nomo verŝajne estas "Huynh Ba Duong" (vjetname: Huỳnh Bá Dưỡng[1][2]). La vorto Huyng ne ekzistas en la ortografio de la vjetnama alfabeto (quốc ngữ). Huỳnh estas familia nomo, tiel normala, kiel Hoàng signifanta flavan. La Enciklopedio en p. 348 literumas "Huynh-Ba-Duong".

EdE plue uzas la malnovan popol- kaj lingvo-nomon "anamano" / "anamana", skribante ĝin per unu -n- (de Annam aŭ Annamo, du -nn-), per kiu la unuaj eŭropanoj gexnerale nomis vjetnamojn kaj la vjetnaman lingvon, ekz. portugalaj misiistoj en frua vortaro vjetnama-latina-portugala ("Dictionarium Annamaticum", Romo 1651). Pli konkrete Annamo ankaŭ estas la nomo de iama franca protektorato (1884-1948) en centra Vjetnamio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1932: Tiēng Gōc, Daâu, Duôi Thông Dung (Trū Ra Duôi Daâu Dā Hoc). En: Sách hoc Theâ-gioi-Ngy Esperanto. p. 18-59. Hanoi: In Tai Nha In Khoa-Koc, 1932. 60 p.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kroniko de la vjetnama Esperanto-movado
  2. Niên biểu phong trào QTN Việt Nam. Phàn 1 (vjetname)


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.