Iŭaki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iŭaki
japane: いわき, angle: Iwaki
urbo
Fotomontaĵo
Flago
Lando Japanio Japanio
Insulo Honŝuo
Regiono Tōhoku
Gubernio Fukuŝima
Situo Iŭaki
 - koordinatoj 37° 03′ 02″ N 140° 53′ 59″ O / 37.05056 °N, 140.89972 °O / 37.05056; 140.89972 (mapo)
Areo 1 231,34 km² (123 134 ha)
Loĝantaro 341 711 (februaro 2011)
Denseco 277,51 loĝ./km²
Horzono GMT (UTC+9)
Poŝtkodo
Arbo japana nigra pino
Floro azaleo
Birdo griza mevo
Situo enkadre de Japanio
Situo enkadre de Japanio
Situo enkadre de Japanio
Vikimedia Komunejo: Iwaki, Fukushima
Retpaĝo: www.city.iwaki.fukushima.jp
la urbocentra stacidomo de la orientjapana fervojo

Iŭaki (japane いわき, Iŭaki-ŝi), estas marborda havenurbo de Japanio, situanta en la sudokcidenta parto de la gubernio Fukuŝima. Ĝi estas parto de la regiono Tohoku, la norda parto de la insulo Honŝuo. Ekde marto 2011 la urbo en internaciaj amaskomunikiloj aparte ofte menciiĝas pro la tragika havario de la Nuklea centralo Fukuŝima 1 sekve de la tertremo de Sendajo en 2011, kaj situas rande de la evakua zono ĉirkaŭ la nuklea centralo. Dum en februaro 2011 la urbo ankoraŭ havis 341 711 loĝantojn, de marto multaj el ili forloĝiĝis pro timo de nuklea radiado. Pro la tertremo kaj cunamo mem laŭ kalkulo de la 20-a de majo mortis 303 kaj malaperis pliaj 82 urbanoj. La 31-an de julio 2011 okazis nova tertremo forta je 6,4 gradoj laŭ la skalo de Richter, kies epicentro troviĝis je 18 km sud-oriente de la urbo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

la urbodomo