INRI

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krucifikso kun INRI en Cincinnati

Surskribaĵo INRI en stiligita formo estas parto de multaj krucifiksoj kaj aliaj bildigoj de krucumita Kristo. Temas pri mallongigo de latinaj vortoj Iesus Nazarenus Rex Iudaeorum, esperante Jesuo Nazareta, reĝo de la judoj. La evangelio laŭ Johano notas, ke tian skribaĵon sur tabulo lokigis sur krucon de Jesuo Pontio Pilato, nome en tri lingvoj - hebrea, latina kaj greka lingvoj.

Laŭlegende, duono de la tabulo estu relikvo gardata en la Baziliko Sankta Kruco en Jerusalemo, kiu malgraŭ sia nomo ne troviĝas en Jerusalemo, sed en Romo, la eksa ĉefurbo de la Romia Imperio kaj posta centro de la katolika eklezio.

La relikva Tabuleto de Romo[redakti | redakti fonton]

Rilate la supre menciitan relikvon, konservata en Romo kaj prezentata kiel la aŭtenta «titulus» (tabuleto kun surskribo) metita suralte de la kruco de Jesuo, jen kio studuloj, arkeologoj, teologoj kaj historiistoj diras:

Pri ekzisto, inter la relikvoj de la kristanaro, de iu «titulus» simila al tiu konservata en Romo, jam parolas Egeria, pilgriminta al Jerusalemo en 383.[1]

En 570, la objekton (la «titulus») menciis kaj priskribis Antonino el Piaĉenco, kiu ĝin vidis dum sia pilgrimado al Jerusalemo. Li raportas, ke sur la tabuleto estas skribite: «Hic est rex Iudaeorum (tiu ĉi estas (Jesuo) la reĝo de la Judoj».[2] Tio estas la teksto de la evangelio de Mateo.

Ligna tabuleto kun simila surskribo estas konservata en la baziliko Santa Croce (Sankta Kruco) en Romo ekde la 10-12-a jarcento, kune kun supozitaj najlo kaj fragmentoj de la Vera Kruco. Onidire ĉiujn tiujn relikvajn objektojn malkovris Helena, patrino de la romia imperiestro Konstantino, kiam ŝi vizitis Jerusalemon kaj elfosigis la areon de Golgoto.

Ĉu la relikvo de la roma baziliko kaj tiu atestita de la pilgrimantoj estas la sama? Ĉu ĝi estas almenaŭ ties fidela kopio?

Al la unua domando provis respondi en sia doktoriga tezo kaj en alia antaŭa sia publikigaĵo Maria-Luisa Rigato, bibliistino aktiva ĉe la Pontifika Gregoria Universitato: ŝi supozas, ke la kartuŝa tabuleto estis dekomence deigita de la kruco kaj portita en la tombo kune kun la korpo de la Krucumito [3]. (La entombigo, fakte, karakterizita, laŭ la evangelioj, per la utiligo de tombo je vastaj dimensioj, per la traktado de la kadavro kun grandvaloraj ungventoj kaj la ĉirkaŭvolvado en sudario, estis, laŭ Maria Luisa Rigato, reĝa entombigo. La aldono de la kartuŝa tabuleto, kies teksto versimile aperis, al la sekvantoj de Jesuo, nevole profeta pri la reĝeco de Jesuo [4], ŝajnas akordiĝi kun la intencoj de Jozefo de Arimateo kaj de Nikodemo.

Por respondi al la dua domando havis aliron ekde 1995 al la «titulus» diversaj studuloj, inter kiuj ĝuste Maria Luisa Rigato, kiu stimulis kaj kunlaboris en la sciencaj esploroj necesaj (fotaj riliefoj, elpreno de specimenoj ktp.)<refM.L. Rigato, Il Titolo della Croce di Gesù. Confronto tra i Vangeli e la Tavoletta-Reliquia della Basilica Eleniana a Roma, Dottorato nella Facoltà di Teologia, Pontificia Università Gregoriana, Roma (2002)</ref>

La rikoltitan materialon oni metis je dispono de aliaj studuloj, inter kiuj Carsten Peter Thiede kaj Michael Hesemann[5].

La «titulus» de Santa Croce entenas efektive parton de la surskribo en la tri lingvoj. Ankaŭ la latina kaj greka tekstoj estas skribitaj de dekstre maldekstren, laŭ la hebrea sistemo; krome en la latina teksto estas skribite Nazarinus anstataŭ NazarenusNazareus. La teksto, fine, ŝajnas akordiĝi kun neniu el la kvar evangelioj. Tiujn anomaliojn kelkaj esploristoj konsideras indicoj de aŭtentikeco, ĉar falsisto dezirante kredigi aŭtentika la objekton povus facile eviti tiujn anomaliojn

La fotojn de la surskribo ekzamenis pluraj paleografiistoj (ktitaj lontakaŭvole kaj sendepende far la tri menciitaj esploristoj). La formo de la literoj rezultis perfekte akordigeblaj kun tiuj la unua jarcento, konfirmante do la eblon, ke la relikvo estas la originalo aŭ almenaŭ ties fidela kopio. Maria Luisa Rigato el tio deduktis: «Mi konvikitas, subaze de ĉiuj rikoltitaj elementoj, ke la teksto de la surskribo sur la Tabuleto-Relikvo reirigas al la origina titolo de Pilato».[6]

Ĉu tiu relikvo estas la sama tabuleto surskribita orodone de Pilato kaj supermetita sur la kruco en Golgoto? Por provi pliklarigi la problemon, la Sankta Seĝo permesis elprenon de lignaj specimenoj por la pruvo de la metodo de la karbono-14. La rezultoj de tiu esploro estis publikigitaj en 2002 kaj oni datigis la antikvecon de la Tabuleta ligno al periodo inter 850 kaj 1150 jaroj de nia erao.ref>F. Bella, C. Azzi, "C14 Dating of the 'Titulus Crucis'", Radiocarbon, vol. 44, n. 3 (2002), pp. 685-689 [1].</ref>

Ĉu kontrasto inter historiistoj kaj scienculoj? Eble. Sed oni konsideru, ke la sciencoj daŭre perfektiĝas kaj la relikva Tabuleto, se ne tiu Pilata kaj Golgota, laŭ historiistoj povas esti fidela ties kopio. Krome relikvo, laŭ la katolika instruo, konserviĝas nur pro tio ke ĝi memorigas tiun eventon esencan por la kristanismo: Jesuo estis krucumita kaj...releviĝis.

La surkruca tabuleta surekribo laŭ kvar evangeliistoj[redakti | redakti fonton]

Johano 19,19 "JESUO NAZARETA, LA REĜO DE LA JUDOJ"

Marko 15,26 "LA REĜO DE LA JUDOJ"

Mateo 27,37 "ĈI TIU ESTAS JESUO, LA REĜO DE LA JUDOJ"

Luko 23,38 "ĈI TIU ESTAS LA REĜO DE LA JUDOJ"

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La latina teksto recitas: «... Estas prezentita kesteto je orumita arĝento, en kiu estas la sankta lignero de la kruco, aperas kaj montriĝas, metitaj sur la tablo, kaj la lignero de la kruco kaj la tabuleto (et affertur loculus argenteus deauratus, in quo est lignum sanctum crucis, aperitur et profertur, ponitur in mensa tam lignum crucis quam titulus. El Itinerarium Egeriae 37,1» (
  2. Antoninii Placentini Itinerarium, publikigita en la Corpus Christianorum, Series Latina, vol. 175, 130.
  3. Maria-Luisa Rigato, «La reĝa entombigo de Jesuo» (Jo 19,39-40, Internacia simpozio "Dalla Passione alla Resurrezione: 2000 anni di silenziosa testimonianza", Roma 6-8 maggio 1999
  4. Ŝablono:Passo biblico
  5. Carsten Peter Thiede, La vera croce, Mondadori, Milano 2001. Michael Hesemann, Titulus crucis. La scoperta dell'iscrizione posta sulla croce di Gesù, Edizioni San Paolo, 2000 e Testimoni del Golgota. Le reliquie della Passione di Gesù, Edizioni San Paolo, 2003.
  6. Vidu ĉe paĝo 17 de la citita tezo. En la konkludoj, Rigato aldonas: «La surskrlibo respektas ĉiujn normojn de la Origina Titolo de Pilato kaj estas konforma al la priskribo de la evanglioj aparte kun tiu de Johano».

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]