Saltu al enhavo

Reĝlando Iberio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Iberio (Kaŭkazio))
Ĉi tiu artikolo temas pri antikva lando en Kaŭkazio. Por sudokcidenta parto de Eŭropo ("Ibera duoninsulo") rigardu la paĝon Iberio.
Reĝlando Iberio
-299 – 580

historia lando • reĝlandolando
Geografio
Ĉefurbo:
Armazi • Tbiliso
Loĝantaro
antikva kartvela lingvo • kartvela lingvo
Ŝtat-strukturo
Kolkhuri Tetri
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

Iberio (იბერია) estis antikva lando en Suda Kaŭkazio, en la orienta parto de nuntempa Kartvelio. Ĝin enloĝis en plej fruaj tempoj diversaj triboj, kolektive nomitaj Iberoj far antikvaj historiistoj, kvankam Herodoto nomis ilin Sasperam'oj (N.B.: Sasperoj > Speroj > Isperoj > Iberoj).

Inter la 6-a kaj 4-a jarcentoj a.K. la regnoj de Kolĥido (en okcidenta Kartvelio) kaj Iberio estis fonditaj. Tradicie, kun la nomo de la unua reĝo - Parnavazo, oni ligas enkondukon de la kartvela alfabeto. Iberio estis aliancita kun la Romianoj, la sasanida Persio, kaj fariĝis (en la 6-a jarcento p.K.) Bizanca provinco. Ĝia posta historio estas tiu de Kartvelio.


  • Parnavazo la 2-a (latine Pharnabazius, kartvele ფარნავაზ II), ankaŭ konata kiel Bartom, estis reĝo de Iberio en Kaŭkazio inter la jaroj 64 ĝis 32 antaŭ nia erao
  • Mirvano la 2-a de Iberio (regis inter 32 kaj 23 aŭ 20 antaŭ nia erao)