Ibrahim Nasrallah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ibrahim Nasrallah
Persona informo
إبراهيم نصر الله
Naskiĝo 2-an de decembro 1954 (1954-12-02) (69-jaraĝa)
en Amano
Lingvoj araba vd
Loĝloko Amano vd
Ŝtataneco Jordanio vd
Profesio
Okupo verkistofotistoĵurnalisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ibrahim Nasrallah (arabe إبراهيم نصرالله), naskiĝis en 1954 en Amano, Jordanio. Li estas palestina poeto, verkisto, instruisto, ĵurnalisto, pentristo kaj fotisto. En 2018 li gajnis la araban Premion Booker. Li estas konsiderata unu el la plej legataj verkistoj en la araba mondo. Li gajnis multnombrajn premiojn, kaj lia romano Herbejoj de febro (arabe مجرد 2 فقط, angle: Prairies of Fever) estis elektita de la brita ĵurnalo The Guardian kiel unu el la dek plej gravaj romanoj verkitaj de araboj aŭ ne-araboj pri la araba mondo. Nasrallah estas regula kontribuanto al pluraj renomaj ĵurnaloj en la Araba Mondo.

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Lian infanaĝon kaj junularan vivon li pasigis en rifuĝinta tendaro en Jordanio[1] kaj komencis sian karieron kiel instruisto en Saud-Arabio. Post kiam li revenis al Amano, li laboris en la amaskomunikilara kaj kultura sektoroj ĝis la jaro 2006.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Depost 2006 li dediĉis sian vivon al verkado. Li publikigis15 poeziajn kolektojn, 21 romanojn kaj plurajn aliajn librojn. En 1985, li komencis verki la 'Palestinan Komedion' pri 250 jaroj de moderna palestina historio en serio de romanoj en kiu ĉiu romano estas sendependa unuon. Kvin de siaj romanoj kaj volumo de poezio estis eldonita en la angla, kvar publikaĵoj en la itala kaj unu romano en la dana, turka kaj persa lingvoj.

  • Herbejoj de febro, araba eldono en 1985, angla eldono ĉe Interlink 1993 (Prairies of Fever), itala eldono ĉe Edizioni Lavoro 2001, hebrea eldono ĉe Hed Arzi en 2001 kaj dana eldono ĉe Underskoven en 2006
  • Surteraj Ondoj, 1988
  • La Bojanta Hundo (Aw), 1990
  • Nur la Du el Ni, araba eldono (1992), itala eldono ĉe Ilisso sub la titolo "Dentro la notte" (2004) kaj angla eldono sub la titolo "Inside the Night" (ISBN 9774160975) ĉe The American University in Cairo Press (2007).
  • La Gardisto de la Nerevenigebla urbo, 1998
  • Balkono de Delirium, 2005
  • Balkono de Neĝa Viro, 2009
  • Balkono de Malhonoro, 2010
  • Balkono de Abismo, 2013
  • Balkono de Paradizo, 2014
  • La Dua Hundomilito, 2016

Fotografio[redakti | redakti fonton]

Li kontribuis al pluraj ekspozicioj kaj havis siajn proprajn fotografiajn eventojn; “La Aŭtobiografio de Okulo” (1996) kaj “Sub Du Sunoj: Bildoj kaj Vortoj” (2004), Kun la ekspozicio "La Vivo de la Mortinta Maro" li partoprenis en la kvina plej longe ekzistanta azia ekspozicio pri nuntempa arto (Gwangju Biennale) en Sud-Koreio (2004).

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Ibrahim Nasrallah i Libris

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Richard Lea, Books Writing of Jordan, dreaming of Palestine, The Guardian, la 29-an de januaro 2017, alirite la 2-an de novembro 2019.